Táborfalva estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Dabas. La loknomo signifas: tendaro-vilaĝo.

Blazono de Táborfalva
Katolika preĝejo de Táborfalva
Kalvinana preĝejo de Táborfalva

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Táborfalva situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto- Kecskemét, laŭ fervojo Budapeŝto-Lajosmizse-Kecskemét. La ĉefurbo troviĝas je 60 km-oj.

Historio redakti

Post la turka erao sporadaj farmoj troviĝis tie. En 1875 la ŝtato aĉetis tie aĉajn kampojn kaj formis ekzercejon por soldataro kaj formis ankaŭ tendaron. En 1889 preteriris la fervojo, kie fondiĝis ĝermo de vilaĝo. Krome estis dise ankaŭ farmoj. En 1949 formiĝis memstara vilaĝo.