Tápiószele
Hungaria urbo
Tápiószele [tApiOsele] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva, la tuta loknomo signifas: vento de Tápió.
Tápiószele | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo • vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2766 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 928 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 160 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 20′ N, 19° 53′ O (mapo)47.33333319.883333Koordinatoj: 47° 20′ N, 19° 53′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 36,99 km² (3 699 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tápiószele [+] | |||
Situo redakti
Tápiószele situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Budapeŝto-Nagykáta-Cegléd, laŭ la fervojo Budapeŝto-Nagykáta-Szolnok inter Újszász kaj Nagykáta. Tiu lasta urbo troviĝas 15, Cegléd 20, Újszász 23, Szolnok 34, Budapeŝto 77 km.
Historio redakti
Oni trovis restaĵojn el la neolitiko kaj de skitoj. La unua skriba mencio devenis el 1219. Pro la tataroj kaj turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en 1723 refondiĝis. En 1914 vilaĝdomo konstruiĝis. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika (parte gotika) Preĝejo Naskiĝo de Maria (Tápiószele), en la 18-a jarcento barokiĝis, baldaŭe pligrandiĝis
- Kalvinana preĝejo (Tápiószele) de 1900
- klasikisma luterana preĝejo (Tápiószele) de 1825
- Kastelo de Tápiószele
Famuloj redakti
- en Tápiószele naskiĝis:
Fontoj redakti
- distancoj[rompita ligilo]