Târgoviște

Târgoviște [tırgoviŝte] estas urbo en la distrikto Dâmbovița en Rumanio ĉe la rivero Ialomița. Ĝi estas ĉefurbo de la distrikto kaj historia ĉefurbo de Valaĥio. En ĝi loĝas ĉirkaŭ 90 mil homoj (2002).
Târgoviște | ||
rumane: Târgoviște, bulgare: Търговище | ||
urbo | ||
Princa rezidejo de Târgoviște
| ||
|
||
Oficiala nomo: Târgoviște | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Distrikto | Distrikto Dâmbovița | |
Historia regiono | Valaĥio | |
Konstruaĵo | Turo Chindia | |
Rivero | Ialomița | |
Situo | Târgoviște | |
- alteco | 292 m s. m. | |
- koordinatoj | 45° 55′ 27″ N 25° 27′ 24″ O / 45.92417 °N, 25.45667 °O (mapo) | |
Loĝantaro | 73 964 (2011) | |
Unua skribmencio | 1396 | |
Urbestro | Gabriel Boriga | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 130xxx | |
Telefona antaŭkodo | (+40) 02 45 | |
Situo enkadre de Rumanio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.pmtgv.ro | ||
En Târgoviște okazis la ekzekuto de Nicolae kaj Elena Ceaușescu en 1989.
TransportoRedakti
La fervoja stacio de Târgoviște estas duaranga fervoja nodo, malfermita la 2-an de januaro 1884. Estas ligoj kun Bukareŝto, Ploiești kaj Pietroșița.
La Internacia Flughaveno Henri Coandă estas je distanco de ĉirkaŭ 80 km.
Tri naciaj vojoj kondukas al aŭ tra Târgoviște:
- DN 71: Tărtășești — Târgoviște — Pucioasa — Sinaia
- DN 72: Găești — Târgoviște — Ploiești
- DN 72A: Târgoviște — Câmpulung
Ene de la urbo trafikas publikaj aŭtobusoj, trolebusoj kaj taksi-busetoj (nomataj maxi-taxi).