Târgu Trotuș

Târgu Trotuș [tırgu trotuŝ] estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en distrikto Bacău (Rumanio). La komunumo konsistas el la sidejo kaj la vilaĝoj Tuta kaj Viișoara.

Târgu Trotuș
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Bacău
Situo 46° 15′ N, 26° 49′ O (mapo)46.25527777777826.823055555556Koordinatoj: 46° 15′ N, 26° 49′ O (mapo)
Poŝtkodo 607630
Loĝantaro 5.354 (2002, en la komunumo)
Information icon.svg
vdr

En la komunumo ekzistas 64 ekonomiaj agantoj kun sume 630 dungitoj.

El la kvar preĝejoj de la komunumo du situas en la rezidejo Târgu Trotuș, unu ortodoksa kaj unu rom-katolika. En vilaĝo Tuta estas rom-katolika, en vilaĝo Viișoara ortodoksa preĝejo.