Târnava Mare [tırnava mare] (hungare: Nagy-Küküllő [nadjkukulo], germane: Große Kokel) estas rivero en Rumanio, apartenanta al la sistemo de Mureș (rivero) en la Baseno de Transilvanio.

Târnava Mare
Târnava Mare ĉe Cristuru Secuiesc
rivero
Bazaj informoj
Situo Baseno de Transilvanio
Longeco 186 km
Fluo
Fonto Gurghiu-montaro
- Alteco super marnivelo 1,455 m
Enfluejo Târnava ĉe Blaj
- Alteco 250 m
Geografio
vdr

Ĝi estas 186 km longa. Ĝi fontas en la vulkana parto de la Orientaj Karpatoj en la Gurghiu-montaro, trairas la basenon en orient-okcidenta direkto kaj ĉe Blaj kunfluas kun Târnava Mică, formante la riveron Târnava. Tio ĉi estas la oficiala vidpunkto; en la lingvouzo de iuj, Târnava estas simple la malsupra parto de Târnava Mare, kiu do etendiĝas ĝi Teiuș kaj tie enfluas en Mureș-on.

Sur ĝian superan etapon oni konstruis ĉe Sub Cetate, komunumo Zetea, akvorezervejon. En ĝia valo formiĝis densa setlegejaro. Laŭ la ĉefvojo kaj fervojo en ĝia valo troviĝas gravaj industriaj kaj kulturaj centroj kiaj Odorheiu Secuiesc, Sighișoara, Mediaș, Copșa Mică kaj Blaj.

Fonto redakti