Küblis
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Küblis (stacidomo). |
Küblis | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Komunumaro | Küblis |
Koordinatoj | 46° 54′ 54″ N 9° 46′ 0″ O / 46.91500 °N, 9.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 54″ N 9° 46′ 0″ O / 46.91500 °N, 9.76667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 8,14 km² |
Alteco | 814 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7240 |
Komunumkodo | 3882 |
Pri la komunumo redakti
Küblis (malnova romanĉlingva nomo: Cuvlignas) estas komunumo de la komunumaro Küblis kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 829 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio redakti
Küblis situas ĉe la norda bordo de la rivero Landquart en la supra parto de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de Landquart. Al Küblis apartenas krom la vilaĝo Küblis mem la vilaĝetoj Pläviggin, Prada kaj Tälfsch.
Najbaraj komunumoj redakti
Küblis limas en nordoriento al Sankt Antönien, en oriento al Saas en Prättigau, en sudo al Conters en Prättigau, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Luzein.
Trafiko redakti
Tra la komunumo Jenaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. Ĉar la komunumo multe suferas de la forta trafiko sur la kantona ĉefvojo, kiu pasas meze tra la kernvilaĝo, nuntempe estas kontruata tunelo por ĉirkaŭveturigi la vilaĝocentron. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la lino de la Retia Fervojo de Landquart al Klosters. De la stacidomo ekzistas krome poŝtaŭtolinioj al Sankt Antönien, Conters en Prättigau, Fideris kaj Jenaz.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Küblis datiĝas el la jaro 1351 kiel ze Cüblins. La Burgo von Kapfenstein, kiu disfalis en la 15-a jarcento dum mezepoko origine apartenis al la Senjoroj von Kapfensein, trans iris en la mezo de la 13-a jarcento al la posedaĵo de la Senjoroj de Vaz. De 1338 ĝis 1436 ĝi apartenis al la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 Küblis aliĝis kiel ano de la tribunalejo Klosters Ausserschnitz al la Dektribunala Federacio. Ek de 1851 Küblis estas ĉefloko de la samnoma komunumaro. [1]
Vidu ankaŭ redakti
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Küblis
- Küblis en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Küblis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)