Téryho chata (ofte nomiĝas Terynka) estas la plej alta tutjare funkcianta montara kabano en Tatroj. Troviĝas apud lagaro Päť spišských plies en Malá Studená dolina, super ŝtona muro.

Historio redakti

Téryho chata estis konstruita en la jaro 1899 laŭ projekto arĥitektoro Gedeon Majunke de Spišská Sobota. La kabano ricevis sian nomon de kuracisto Edmund Viliam Téry (1856 – 1917), kiu disvolvigis turismon en Tatroj. Krome li unua atingis pintojn: Prostredný hrot (1876) kaj Pyšný štít (1877). Ĝis 1933 jaro Téryho chata estis plej alte konstruita kabano en Altaj Tatroj. Ekde jaro 1936 la kabano komencis funkcii tutjare. En la jaro 1944 la kabanon regis slovakaj altlernejaj studentoj, kiuj ĉi tie dum ribelo kaŝis polajn batalistoj kaj forkurantojn de rusaj militaj malliberejoj.

Chata kelkvoje estis rekonstruita, lasta foje en 1979-82

Atingebledo de la kabano redakti

Chata atingebla de kabanejo Zamkovského chata ( , 2h). Al kabanejo Zamkovského chata de Hrebienok aŭ lago Skalnaté pleso ( ). Sed nur de Hrebienok eblas atingi la kabano tutjare. De Téryho chata iras vojo ( ,  ) tra Pfinnova kopa ĝis Dolinka pod Sedielkom kaj de tie vojo tra selo Priečne sedlo ( ) ĝis valo Veľká Studená dolina aŭ al sedlo Sedielko ( ) ĝis valo Javorová dolina.

Ĉirkaŭaĵo redakti

De la kabano estas belega rigardo al la valo Päť spišských plies, kaj al pintoj: Ľadový štít, Prostredný hrot, Širokú vežu, Snehový štít, Baranie rohy, Spišský štít, Pyšný štít, Lomnický štít.

Referencoj redakti

Galerio redakti

Exteraj ligiloj redakti