Tótkomlós
Tótkomlós [tOtkomlOŝ], (slovake Slovenský Komlóš) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Orosháza. La loknomo signifas: slovako-lupolo.
Tótkomlós | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5940 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 995 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 25′ N, 20° 44′ O (mapo)46.41694444444420.732777777778Koordinatoj: 46° 25′ N, 20° 44′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 125,4 km² (12 540 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Tótkomlós situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Mezőtúr-Mezőhegyes. Tiu lasta urbo troviĝas 13, Mezőkovácsháza 19, Orosháza 22, Makó 30, Hódmezővásárhely 34, Békéscsaba 43, Szentes 54, Szeged 57, Mezőtúr 80, Budapeŝto 201 km.
HistorioRedakti
Tótkomlós estis loĝata jam en la Arpad-epoko, poste ĝi estis posedaĵo de János Hunyadi, en 1484 de reĝo Matiaso la 1-a, poste de Johano Korvin. Dum la turka okupado la areo iĝis senhoma, ĝin resetligis la nova posedanto barono József Rudnyánszky, kiu setligis en 1746 ĉirkaŭ 80 slovakajn familiojn.
La vilaĝo suferis pro hungara-slovaka loĝantara ŝanĝo, okazinta en 1946–48, kiam el Tótkomlós translokiĝis 939 familioj (3254 homoj) al Slovakio. Alvenis 400 hungaraj familioj, ĉirkaŭ 1500 homoj.
Tótkomlós iĝis urbo en 1993. La urban ekonomion karakterizas okupiĝo pri agrikulturo. La urbo havas termalan banejon kaj slovakan aŭtonomion.
VidindaĵojRedakti
- Kapelo Stefano la 1-a (Tótkomlós) kun mezepoka deveno.
- La Luterana preĝejo (Tótkomlós) estis konstruita en 1795 kun 57 m-ojn alta turo.
- La vilaĝdomo en 1893 konstruiĝis.
FamulojRedakti
En Tótkomlós naskiĝis: