Túlio Flores
brazila esperantisto
Túlio FLORES (portugale: Marcus Túlio de Almeida Flôres, naskiĝis la 22-an de septembro 1956 en Salinas) estas brazila esperantisto kaj vortaristo.
Túlio Flores | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1956 (64-jara) en Salinas |
Lingvoj | portugala lingvo • Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • vortaristo • tradukisto • lingva instruisto |
Li eklernis Esperanton en 1972 kaj en la sekva jaro, komencis instrui ĝin en la Minas-Ĝerajsa ĉefurbo Bel-Horizonto. Flores tradukis la Fundamento de Esperanto al la portugala kaj kreis la enretan portugal-Esperantan Vortaro Túlio Flores kaj Esperanto-kurson nomata Tradukado, bazita el laboro, en kiu li kune kun aliuloj kolektis tradukitajn frazojn por aldoni al la datumbazo de la traduksistemo de Guglo.[1] Aldone, li tradukadas brazilajn kantojn al Esperanto.[1][2] En 2019, li iĝis membro de la Akademio de Esperanto, kun mandato ĝis 2022.[3]
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Túlio Flores. Brazila Kolekto.
- ↑ Brazilaj kantoj en Esperanto - Música brasileira em Esperanto - Brazilian songs in Esperanto. Brazila Kolekto.
- ↑ Membroj kaj korespondantoj. Akademio de Esperanto.
Eksteraj ligilojRedakti
- Vortaro Túlio Flores (pt ↔ eo)