Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tünde FÜLÖP [tynde fyloep] rumania hungardevena sveda fizikistino, universitata profesorino. Ŝi naskiĝis en Cârța la 10-an de julio 1970.

Tünde Fülöp, 2018

Kariero redakti

La familio de Tünde Fülöp loĝis en vilaĝo Lunca de Jos, kie siaj gepatroj estis instruistoj. Ili elmigris en Svedujon je la fino de la 1980-aj jaroj. Ŝi maturdiplomitiĝis en Ĉefgimnazio de Miercurea Ciuc en 1988. En 1994 ŝi akiris diplomon pri fiziko en la Teknologia Universitato Chalmers de Gotenburgo. Ŝi doktoriĝis en 1999 en la sama universitato, kaj de 2010 ŝi estas universitata profesorino de la sama universitato.

Studaĵoj redakti

Libro redakti

  • Vägar till vetenskapen (Vojoj kondukantaj al scienco), kunulaŭtorino kun ĉapitro, Santérus Förlag, Stokholmo, 2013.[1][rompita ligilo]

Fonto redakti