Tünde Majsai-Nyilas
Tünde Majsai-Nyilas [tunde majŝai-njilaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Majsai-Nyilas Tünde estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Tünde Majsai-Nyilas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1974 (51-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1993–1997) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Tünde Majsai-Nyilas[1][2] naskiĝis la 2-an de januaro 1974 en Székesfehérvár.
Biografio
redaktiTünde Majsai-Nyilas inter 1984-1988 studis en Ŝtata Baleta Instituto en sia naskiĝurbo, inter 1988-1991 en baletlernejo pri Igor Moisejev. Hejmenveninta en 1991 ŝi estis membro de teatra studio, fine en 1997 ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Ŝia ĉefinstruisto estis László Marton (reĝisoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro, dum ŝi ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi ricevis aktorajn premiojn inter 2003-2019.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Perditaj Amopenoj -
- Multa Bruo pri Nenio -
- Antonio kaj Kleopatra -
- Ferenc Molnár: Az Ördög -
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde -
- Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento -
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- The master of light (mallonga filmo, 2020)
- Gondolj rám (2016)
- Jadviga párnája (2000) - Anci
- Egy tél az Isten háta mögött (1999) - junulino
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jennifer Connelly, Penélope Cruz, Mia Farrow, Salma Hayek, Lena Headey, Piper Perabo, Christina Ricci, Mira Sorvino, Sylvie Testud, Liv Ullmann[3]