Tėvynės Sąjunga

politika partio en Litovio
(Alidirektita el Tėvynės sąjunga)

La organizo Tėvynės Sąjunga (TS, "Patrolanda Unio", kun plena nomo ekde 2008 Tėvynės sąjunga - Lietuvos krikščionys demokratai (konservatoriai, politiniai kaliniai ir tremtiniai, tautininkai), en Esperanto: "Patrolanda Unio - kristandemokratoj de Litovio (konservativuloj, politikaj malliberigitoj kaj deportitoj, naciistoj"), antaŭe inter 2004 kaj 2008 Tėvynės sąjunga (konservatoriai, politiniai kaliniai ir tremtiniai, krikščioniškieji demokratai), en Esperanto: "Patrolanda Unio (konservativuloj, politikaj malliberigitoj kaj deportitoj, kristanecaj demokratoj") estas politika partio en Litovio.

Tėvynės Sąjunga
Tėvynės sąjunga – Lietuvos krikščionys demokratai
partio
Komenco majo 1993 vd
Lando(j) Litovio vd
Sidejo Vilno
Ideologio

liberala konservativismo • kristana demokrationaciismo

Ĉefestro(j) Gabrielius Landsbergis • Vytautas LandsbergisAndrius Kubilius vd
Membro de Eŭropa Popola PartioInternacia Demokratia Unio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Vytautas Landsbergis - eksa parlamenta prezidanto de Litovio, gvidanto de la sendependisma maovado Sąjūdis kaj poste de la partio Tėvynės Sąjunga

La partio dum majo 1993 ekestis el la konservativa alo de la litova movado por ŝtata sendependiĝo kaj politika renoviĝo Sąjūdis. Antaŭa gvidanto de Sąjūdis kaj unua gvidanto de la Patrolanda Unio estis Vytautas Landsbergis. La nuna partia gvidanto (laŭ la stato de printempo 2008) estas la eksa litovia ĉefministro Andrius Kubilius. La partio difinas sin konservativa, pledas por libera merkata ekonomio kaj la intensa integrigo de Litovio en la Eŭropan Union kun atento pri konservo de la litova lingva kaj kultura identeco. La Patrolanda Unio estas membro de la Internacia Demokratia Unio kaj de la Eŭropa Popola Partio.

Dum la parlamentaj balotoj de la jaro 1996 la partio atingis 40 procentojn de la voĉoj kaj rajtis sendi 70 parlamentanojn, sed dum la balotoj de 2001 nur atingis 8,6 procentojn kaj 9 parlamentajn seĝojn. Dum la balotoj por la Eŭropa Parlamento de junio 2004 la partio sukcesis elektigi du parlamentanojn, unu el ili estas Vytautas Landsbergis.

Dum la balotoj por la nacia parlamento Seimas la 10-an de oktobro 2004, la Tėvynės Sąjunga atingis 14,6 % de la voĉoj kaj ricevis 25 el la entute 141 parlamentaj seĝoj: pri la rezultoj de la parlamenta baloto en Litovio 2008 vidu la apartan artikolon.

Post la fuzio de la origina partio Tėvynės Sąjunga kun la komence sendependa partio de politikaj malliberigitoj kaj deportitoj la partio per nun proksimume 16.000 membroj estas la plaj membroriĉa partio de Litovio.

Eksteraj ligiloj redakti