T. Rex (origine Tyrannosaurus Rex) estis angla rok-bando, formita en 1967 de kantisto-kantoverkisto kaj gitaristo Marc Bolan, kiu estis la estro, proparolanto kaj nura konsistanta membro. Kvankam dekomence ĝin oni asociiĝis al psikedela "folk", Bolan ekŝanĝis la stilon de la bando al elektra rok-muziko en 1969, kaj mallongigis la nomon al T. Rex la sekvan jaron. Tiu disvolvigo rezultis en 1970 en ilia unua unuopaĵo "Ride a White Swan" (rajdu blankan cignon), kaj la grupo tuj iĝis pionira de la movado glam-roko.

T. Rex
Marc Bolan de T. Rex en televida programo de ABC nome In Concert, 1973.
Marc Bolan de T. Rex en televida programo de ABC nome In Concert, 1973.
Persona informo
TTT
Retejo http://www.t-rex.co.uk/
vdr

El 1970 ĝis 1973, T. Rex trafis popularecon en Britio kompareblan al tiu de the Beatles, kaj metis dek unu unuopaĵojn en la brita listo de dek pintaj sukcesoj. Ili atingis kvar britajn numerojn unuajn, nome "Hot Love", "Get It On", "Telegram Sam" kaj "Metal Guru". La albumo de 1971 nome Electric Warrior ricevis kritikan laŭdon, atingis la numeron 1an en Britio kaj iĝis mejloŝtona albumo en glam-roko. Sekvis en 1972 The Slider, kiu eniri en la listo de 20 pintaj sukcesoj en Usono. Nuancigante sian muzikstilon per soulo, funko kaj gospelo, la bando publikigis Tanx en 1973 kiu atingis la liston de 5 pintaj sukcesoj en kelkaj landoj. El 1974, la altiro de T. Rex ekvanuiĝis, kvankam la bando plue publikigis albumojn. Iliaj postaj publikigaĵoj miksis rokon kun R&B kaj foje eĉ kun diskoo.

En 1977, Bolan mortis en trafikakcidento kelkajn monatojn post la publikigo de la fina studialbumo de la grupo nome Dandy in the Underworld, kaj la grupo disbandiĝos. T. Rex plue influis super vario de postaj artistoj. La bando estis enkondukita en la Rock and Roll Hall of Fame en 2020.[1]

Diskaro redakti

Kiel Tyrannosaurus Rex redakti

  • My People Were Fair and Had Sky in Their Hair... But Now They're Content to Wear Stars on Their Brows (1968)
  • Prophets, Seers & Sages: The Angels of the Ages (1968)
  • Unicorn (1969)
  • A Beard of Stars (1970)

Kiel T. Rex redakti

  • T. Rex (1970)
  • Electric Warrior (1971)
  • The Slider (1972)
  • Tanx (1973)
  • Zinc Alloy and the Hidden Riders of Tomorrow (1974)
  • Bolan's Zip Gun (1975)
  • Futuristic Dragon (1976)
  • Dandy in the Underworld (1977)

Membroj redakti

Finaj redakti

  • Marc Bolan – ĉefa/ritma gitaroj, ĉefa voĉo (Julio 1967 – Sep 1977; ĝismorte), ankaŭ klavaroj (Jan 1969 – Sept 1970) kaj baso (Januaro 1969-Septembro 1970, Aprilo 1976-Aŭgusto 1976)
  • Dino Dines – klavaroj (Jan 1974 – Sep 1977; mortis 2004)
  • Tony Newman – drumoj, perkutado (Aŭg 1976 – Sep 1977)
  • Herbie Flowers – baso (Aŭg 1976 – Sep 1977)

Iamaj redakti

Steve Peregrin Took, Mickey Finn, Steve Currie, Bill Legend, Paul Fenton, Gloria Jones, Jack Green, Dino Dines, Davy Lutton, Miller Anderson, Herbie Flowers kaj Tony Newman.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Bolan, Marc (1969). The Warlock of Love. Lupus books.
  • Bramley, John (2017). Marc Bolan: Beautiful Dreamer. John Blake Publishing Ltd.
  • Du Noyer, Paul (1997). Marc Bolan (Virgin Modern Icons). Virgin books.
  • Ewens, Carl (2007). Born to Boogie: The Songwriting of Marc Bolan. Aureus Publishing.
  • Jones, Lesley-Ann (2013). Ride a White Swan: The Lives and Death of Marc Bolan. Hodder.
  • McLenehan, Cliff (2002). Marc Bolan, 1947–1977: A Chronology. Helter Skelter Publishing.
  • Paytress, Mark (2003). Bolan: The Rise and Fall of a 20th Century Superstar. Omnibus Press.
  • Roland, Paul (2012). Cosmic Dancer: The Life & Music of Marc Bolan. Tomahawk Press.
  • Sinclair, Paul (1982). Electric Warrior: The Marc Bolan Story. Omnibus Press.
  • Tremlett, George (1975). The Marc Bolan Story. Futura Books.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo T. Rex (band) en la angla Vikipedio.