Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

TEJO Tutmonde, mallongigita kiel TT, estas oficiala informilo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) pri la junulara Esperanto-movado. Inter la jaroj 1983 kaj 2010 ĝi aperadis kiel memstara papera revuo, post tiam kiel memstara rubriko de la revuo Kontakto, kultursocia revuo de la sama organizo. Kiam ĝi estis aparta, ĝi kutime estis sendata kun Kontakto, kelkfoje aparte. Ricevadis ĝin individuaj membroj de TEJO kaj Patronoj de TEJO. Ĝi aboneblis ankaŭ aparte kontraŭ duono de la (UEA)/TEJO-kotizo MJ-T por la koncerna lando.

La lasta aperinta numero de TEJO Tutmonde kiel aparta revuo estis la duobla numero 143–144 (2010:5-6). Post tiam, lige kun renovigo de Kontakto kiel reago al okazinta legantara enketo, TEJO decidis transformi la revuon TEJO Tutmonde en apartan rubrikon en Kontakto konservante la nomon „TEJO Tutmonde“.

Redaktoroj redakti

Redaktoroj de TEJO Tutmonde kiel aparta revuo estis:

Redaktoroj de TEJO Tumonde kiel movada rubriko de Kontakto estis:

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • TEJO tutmonde Arkivo kun ĉiuj numeroj de 1983 ĝis 2010, senpage elŝuteblaj
  • Aliĝilo al TEJO (TEJO-membroj aŭtomate ricevas la gazeton Kontakto kun la rubriko TEJO Tutmonde)