La Tiroler Wasserkraft AG (Tirola Akvoenergia AK) estas aŭstria entrepreno, kiu produktas kaj vendas elektron. Ĝi apartenas al la federacia ŝtato Tirol kaj estas ano en la aŭstra elektra asocio.

TIWAG
electric utility • negoco vd
Dum 1924 - nekonata/nuntempe
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Innsbruck
Lando Aŭstrio
TTT Oficiala retejo
vdr

TIWAG produktas – kile la nomo montras – la elektron ĉefe el akvoenergio. Krom la kompleta funkcianta energiocentralo posedas TIWAG multajn pumpcentralojn. La pumpcentraloj uzatas nur por plenumoj en pintotempo. Oni interŝanĝas la pintan kurenton en proporcio de 1:4 kun la elektra entrepreno en Bayern. Tiel la energiobezono de Tirol estas kovrita ĉ. 75 %-e.

La translim-luaj negocoj (angle-germane Cross-Border-Leasing) de la entrepreno estas diskutitaj. Marte de 2005, TIWAG prezentis plendon en valoro de 500.000 eŭroj kontraŭ Tirola aktivisto, kiu aperigis sur sia retpaĝo liston kun 20 ĉefe usonaj firmaoj kaj bankoj, kun kiuj TIWAG verŝajne negocis. La domeno www.dietiwag.at estis fermita je postuloj de TIWAG.

Gravaj centraloj redakti

  • Kaun-vala elektrocentralo
  • Kühtai
  • elektrocentralo ĉe Imst

Oni planas pliajn centralojn.

Eksteraj ligiloj redakti