Taĉibana Takaŝi (aktivisto)

TAĈIBANA Takaŝi (japane 立花 (たちばな) 孝志 (たかし), naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1967 en Izumiocu, Gubernio Osaka, Japanio) estas socia activisto, ĵurnalisto, YouTuber kaj politikisto. En la 26-an de aprilo 2015, li estis elektita kiel membro de la urba asembleo de Funabaŝi, Ĉiba. Poste en la 21-an de julio 2019, li estis elektita kiel senatano de japana Ĉambro de Konsilistoj.

Kariero redakti

Li estis financa administranto, programa produktisto kaj estra helpanto de Kacuĵi Ebisaŭa, kiu estis la prezidento de NHK el 1986 al 2005. Li likis informon pri la kontadaj skandaloj de NHK al la semajna gazeto Ŝuukan Bunshun en 2005.[1] Li estis devigita emeritiĝi. En 2011, li fondis surobservan elsendanta-stacion interrete (nun ĉefe sur YouTube), kio koncentriĝas pri problemoj de NHK.

En novembro 2017, li gajnis la elekton por membroj de la kvartala asembleo de Kacuŝika en Tokio, kun 2954 voĉdonoj. La 27-an de decembro, La Distrikta Tribunalo de Tokio malakceptis lian peton kaj postulis la spektan kontrakton de la posedanto de ĉelfono (lerta poŝtelefono) kun la funkcio de "unua sego", kie oni povis televidi. En junio 2018, La Plej Supera Tribunalo en Tokio subtenis la decidon de la distrikta tribunalo.

Taĉibana fondis kaj ĉefas la partion pro protekti la popolon kontraŭ NHK (japane: NHKから国民を守る党 [enu-etĉi-keː kara kokumin ŭo mamoru toː]), kio disdonas sigelafiŝetojn kun la celo elpeli NHK-ajn komisio-entreprenistojn, kiuj petas aŭ minacas onin pri kontraktoj kaj monkolektado.[2] Esperante, ke suferoj malaperos kaŭzata de ili, li apogas la mikskrucan disvidigadilon de NHK, ke nur tiuj necesas pagi televidadan koston por NHK kaj povas vidi ĝiajn programojn, kiuj volas vidi ilin, kio estus juste kiel publika servo. Li insistas, ke la kontrakto estas devo laŭ la leĝo, tamen se oni ne vidus NHK'n, pagi por ĝi estus libere kaj malnecese ĉar tia devo ne klare estas en la leĝo.

Li estis elektita per proporcia reprezentado kiel membro de japana Ĉambro de Konsilistoj en 2019, kie li laboras el la 1-a de Aŭgusto, apogante dume direktan demokratismon per Interreto.

Notoj redakti

  1. ZAKZAK: NHK膿と闇、経理職員が激白「想像を上回る不正」 (japane) (la 4-a de aprilo 2005). Arkivita el la originalo je 2018-01-09. Alirita 2019-08-02.
  2. 'NHK Repelling Stickers' free for anyone wanting to keep away Japan’s public TV fee collectors (angle) (la 20-a decembro 2017). Alirita 2019-08-02.

Eksteraj ligiloj redakti