Taŝkento

ĉefurbo de Uzbekio
(Alidirektita el Taŝkent)

Taŝkento (uzbeke Toshkent), estas nuntempa ĉefurbo de Uzbekio, grava politika, ekonomia, kultura kaj scienca centro de la lando. Taŝkento estis grava haltejo en komerca vojo (Silka Vojo) de Azio al Eŭropo. Post rusa revolucio en 1917 multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj pli poste en 1966 forta tertremo neniigis multajn konstruajn heredaĵojn.[1]

Taŝkento
uzbeke Toshkent, ruse Ташке́нт
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Toškent
Lando Uzbekio Uzbekio
Regiono Taŝkenta regiono
Historia regiono Silka vojo
Situo Taŝkento
 - koordinatoj 41° 16′ 00″ N 69° 13′ 00″ O / 41.26667 °N, 69.21667 °O / 41.26667; 69.21667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 253 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 130 m s. m.
Areo 334,8 km² (33 480 ha)
Loĝantaro 2 571 668 (2020)
Denseco 7 681,21 loĝ./km²
Horzono GMT (UTC+5)
Poŝtkodo 100000
Tel. antaŭkodo +998 71
Situo enkadre de Uzbekio
Situo enkadre de Uzbekio
Situo enkadre de Uzbekio
Mapo de la urbo
Mapo de la urbo
Mapo de la urbo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Tashkent
Retpaĝo: www.tashkent.uz
Map

Vidindaĵoj de la urbo: Madraso Kukeldaŝ el la 16-a jarcento.[2] Ĝi estiĝis dum regnado de ĥano Abdullah la 2-a (1557-1598), reganto de la Ĥanlando Buĥaro, kaj nun estas supervidata de la provinca religia Konsilio de Mavaranahr. La konstruaĵo nun estas uzita kiel moskeo.

Proksime de Taŝkento troviĝas la tombo de Amir Temur, pli konata kiel Tamerlan — iam konkerita de li teritorio etendiĝis de Hindio ĝis la Mediteranea Maro.

La urbo havas modernan subteran fervojon (metroo), kiu estas unika en Centra Azio.[3]

Etimologio

redakti

En skribaj fontoj la urbo estas menciita ekde la 4-a - la 5-a jarcentoj sub la nomoj Dĵadĵo, Ĉaĉkento, Ŝaŝkento, Binkento. En la 11-a jarcento, en la verkoj de centraziaj sciencistoj Al-Biruni kaj Mahmud al-Kaŝgari, la urbo estis renkontita sub la nomo "Taŝkento" unuafoje. Al-Kaŝgari estis la unua persono kiu klarigis ke la nomo Taŝkento signifas "ŝtonurbo" (tjurke taŝ - "ŝtono", kent - "urbo"). Biruni, apogante ĉi tiun interpreton, notis ke "Ŝaŝkento" estas distordita formo de la tjurka "Taŝkento"; estas evidente ke "Ĉaĉkento" estas alia formo de distordo de la sama nomo. La versio de Binkento troviĝas en la verkoj de arabaj geografiistoj.[4] Biruni emfazas: "Ĉu vi ne vidas, ke "Ŝaŝo" estas prenita el la nomo de ĉi tiu urbo tjurklingve, nome "Taŝ-kand" ("Ŝtona vilaĝo")?"[5]

La grekoj nomis la areon kie Taŝkento nun staras "Tsatsena" (helene: Τσατσηνή).[6]

Origino de televido

redakti

Unua manifestacio de plene elektronika televidilo al publiko kaj komitato estis farita en Taŝkento en somero 1928 per Boris Grabovskij kaj lia teamo. En sia metodo kiu estis patentita en Samara en 1925, Boris Grabovskij proponis novan principon de televida figurado bazita sur la vertikala kaj horizontala elektrono trabo balai sub alta tensio. Nuntempe tiu principo de televida figurado estas uzita preskaŭ en ĉiuj modernaj katodo-radio tuboj. Historiisto kaj etnografo Boris Golender en sia filma prelego priskribis pri tiu evento.[7] Tiu dato de pruvo de la plene elektronika televidilo estas la plej frua konata ĝis nun. Malgraŭ tiu fakto, la plejparto de la modernaj historiistoj konsideras Vladimir Zvorikin[8] kaj Philo Taylor Farnsworth[9] kiel inventistoj de la unua plene elektronika televidilo. En 1964 la kontribuo farita al la evoluo de frua televido de Boris Grabovskij estis oficiale agnoskita de la Registaro kaj al li estis premiita prestiĝa grado Estiminda Inventinto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.

Servoj

redakti

Esperantistoj

redakti
  • Jevgenij "Eŭgeno" S. Perevertajlo (1938-2012, esperanta pioniro en la urbo, aktiva en SEJM)
  • Tanja Arkaeva
  • Beĥruzbek Oĉilov,[10][11] kiu de 2014 ĝis 2017 estis aktiva esperantlingva vikipediisto de nomo Lingveno, kaj ekde decembro 2015 ankaŭ estis administranto[12]
  • Gafur Mirzo kaj lia filo Umid Mirzo (vidu la filmon en rubriko eksteraj ligiloj)

Ĝemelurboj

redakti

Inter la ĝemelurboj estas:



Galerio

redakti

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti