Taŭo (litero)

litero de la greka alfabeto
(Alidirektita el Taŭo)
Pri la centra koncepto de taoismo, vidu tao. Pri aliaj signifoj, vidu Taŭo (apartigilo).

Taŭo, majuskle Τ, minuskle τ (greka nomo Ταῦ [tau] aŭ [taf]) estas la 19-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron 300. En la greka nomo de la litero, la prononco de la kombinaĵo αυ ŝanĝiĝis de (verŝajna) antikva [au] al moderna [af].

Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

La simboleco de la kruco estas koneksa ne nur al litero ĥio, sed ankaŭ al taŭo, la ekvivalento de la lasta litero en la fenica kaj la malnova hebrea alfabetoj, kun tio ke taŭo estis originale krucoforma.

En matematiko ĝi plej ofte estas uzata kiel simbolo de la nombro 2π ≈ 6.28.