Tabloteniso

sporta disciplino
(Alidirektita el Tabla teniso)

Tabloteniso estas la dua plej ludata sporto en la mondo kaj la plej nova de la mondaj grandaj sportoj. Oni ludas ĝin per tre malpeza (2,7 gramoj) plasta pilko de 4,0 centimetroj en diametro, sur tablo 2,74 metrojn longa, 1,525 metrojn larĝa kaj 74 centimetrojn alta. La reto en la mezo de la tablo altas 15 centimetrojn. Ludantoj uzas lignan batilon [1] (aŭ rakedon) kovritan per kaŭĉuko.

Tabloteniso
speco de sporto
pilkosporto • rakeda sporto • olimpika sporto
Fakoj
unuopa ludo, duopa ludo, miksita duopa ludo
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Tabloteniso
vdr
finalo de duopaj teamoj en la somera olimpiko 2012
la germana tablotenisisto Timo Boll

Oni komencas ĵetante la pilkon pli ol 15 centimetrojn kaj batante ĝin, tiel ke ĝi resaltas sur la propra flanko kaj tiam sur la alia flanko. La kontraŭludanto devas bati ĝin, tiel ke ĝi resaltas sur la flanko de la serviranto, kaj tiam ludantoj batas la pilkon ĝis oni eraras. Jen eraroj:

  • oni ne batas la pilkon, antaŭ ke ĝi resaltas sur la propra flanko dufoje
  • oni ne batas la pilkon, post kiam ĝi resaltas sur propra flanko (do ĝi falas teren)
  • la pilko resaltas sur la flanko de la batanto post bati ĝin
  • la pilko ne resaltas sur la flanko de la kontraŭludanto post bati ĝin (krom la kontraŭludanto batis la pilkon antaŭ ĝi resaltis)

La alia ludanto gajnas unu poenton. Ludanto serviras du poentojn kaj poste la alia ludanto serviras du poentojn. Normale, ludantoj ludas ĝis oni havas 11 poentojn kaj unu ludanto devas havi 2 poentojn pli ol la kontraŭludanto. Konkure, oni ludas 7 aŭ 9 ludojn (oni finas, kiam iu gajnis 4 aŭ 5 ludojn respektive). Estas aliaj versioj, ekzemple, ludo ĝis 21 poentoj, kiam unu serviras kvinfoje antaŭ ke la alia ludanto serviras.

La plej multe da profesiaj ludantoj estas de Ĉinio, sed kelkaj mondaj ĉampionoj estas el Svedio. Bonaj ludantoj povas reagi rapidege, sed rakeda konstrueco (ludantoj elektas kaj ofte mem surmetas la kaŭĉukon sur siajn rakedojn) kontribuas multe al la turniĝo (rotacio) de la pilko.

Referencoj redakti

  1. Batilo preferindas al rakedo laŭ ReVo [1]

Vidu ankaŭ redakti