Santa Colomba de Somoza

Santa Colomba de Somoza [santakoLOMba desoMOza] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Maragatería. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Santa Colomba de Somoza estas komprenebla etimologie kiel Sankta Kolomba de Somoza.

Santa Colomba de Somoza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24722
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 496  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 6° 15′ U (mapo)42.4425-6.2425Koordinatoj: 42° 27′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 989 m [+]
Areo 179,1 km² (17 910 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Colomba de Somoza (Provinco Leono)
Santa Colomba de Somoza (Provinco Leono)
DEC
Santa Colomba de Somoza
Santa Colomba de Somoza
Situo de Santa Colomba de Somoza
Santa Colomba de Somoza (Hispanio)
Santa Colomba de Somoza (Hispanio)
DEC
Santa Colomba de Somoza
Santa Colomba de Somoza
Situo de Santa Colomba de Somoza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Colomba de Somoza [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Andiñuela, Argañoso, Foncebadón, La Maluenga, Murias de Pedredo, Pedredo, Rabanal del Camino, Rabanal Viejo, San Martín del Agostedo, Santa Colomba de Somoza, Santa Marina de Somoza, Tabladillo, Turienzo de los Caballeros, Valdemanzanas, Viforcos kaj Villar de Ciervos, okupas totalan areon de 179,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 518 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 61 km de Leono, provinca ĉefurbo, kaj 16 km de Astorgo, komarka ĉefurbo.

Historio kaj ekonomio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado, krom tipa vagkomercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti