Tablofutbalo

tabloludo imitanta futbalon

Tablofutbalo, ankaŭ konata kiel tablopiedpilko, ludo simila al tablo, de du teamoj el po unu ĝis tri ludantoj, kiu estas loze bazita je futbalo.

jen tablofutbalejo, la infana mano nur montru la dimensiojn
tablofutbala sceno en mallonga filmeto

La ludo konsideratas unu el la variaĵoj de tablosporto. La celo de la ludo estas movi la pilkon en la celon de la kontraŭulo manipulante horizontalajn bastonojn, paralele fiksitaj en la "tablo", kiuj havas figurojn alkroĉitaj. Kvankam reguloj ofte varias laŭ lando kaj regiono kiam la ludo estas hazarde ludita, sur la konkurenca nivelo tablofutbalo estas ludita laŭ unuigita kodo.

Variaĵo "homfutbalo" redakti

Kiam veraj sportistaj homoj sur sporta tereno ligas sin al grandaj stangoj kaj do povas malpli libere moviĝi ol kutime en futbalo, kaj tiam provas simuli la ludon de tablofutbalo, tiam tiun sportan variaĵon oni nomas "vivanta tablofutbalo", "homa tablofutbalo" aŭ mallonge homfutbalo.

 
"vivanta tablofutbalo" aŭ homfutbalo