Taboão da Serra

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

Taboão da Serra (oficiale portugale Município de Taboão da Serra) estas municipo kaj urbego en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Itapecerica da Serra. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 273 542 loĝantoj sur areo de 20,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 358 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 179 296. La teritorio havas komunan limon kun San-Paŭlo, Cotia, Embu kaj Osasco.

Taboão da Serra
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Itapecerica da Serra
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 273 542  (2022) [+]
Loĝdenso 13 358 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 36′ S, 46° 45′ U (mapo)-23.601944444444-46.752777777778Koordinatoj: 23° 36′ S, 46° 45′ U (mapo) [+]
Alto 747 m
Areo 20,48 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Taboão da Serra (Brazilo)
Taboão da Serra (Brazilo)
DEC
Taboão da Serra
Taboão da Serra
Situo de Taboão da Serra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taboão da Serra [+]
vdr

Ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo kaj estas antaŭurbo de ĝi.

Geografio redakti

Taboão da Serra situas en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo troviĝas en distanco de 17, Guarulhos 28, Campinas 84, Curitiba 322, Nova Iguaçu 352, Rio-de-Ĵanejro 369, Belo Horizonte 503, Goiânia 814, Porto Alegre 840, Braziljo 878, Campo Grande 882, Salvador de Bahio 1466, Maceió 1944, Teresina 2103, Recife 2143, Natalo (Brazilo) 2336, São Luís 2360, Belém 2471, Manaus 2688 kilometroj.

Historio redakti

La historio de Taboão da Serra ligiĝas al historio de San-Paŭlo. En la deksesa kaj deksepa jarcentoj tiu loko estis parto de la itinero por la pioniroj. Ili serĉis indianojn por sklavigi ilin. Kelkaj jezuitoj kreis protektatajn areojn por la indiĝenoj. En la regiono oni fondis plurajn indiĝenajn vilaĝojn, kiuj estis detruitaj en la malfrua 19-a jarcento fare de eŭropaj enmigrintoj, ĉar la teroj iĝis agrikulturaj bienoj. La oficiala urbofondiĝo okazis en 1959.

Klimato redakti

Taboão da Serra situas en humida subtropika zono kun influo de musonoj. La someroj estas pluvoplenaj kaj ne tro varmaj, la vintroj estas senpluvaj kaj ne tro malvarmaj. La jara averaĝtemperaturo estas 17.5 °C. La plej malvarma monato estas julio averaĝe kun 13 °C. La plej varma monato estas la februaro averaĝe kun 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
Larĝa panoramo en Taboão da Serra