Tabulaturo estas en la muziko nomo por prenoskriboj por specifa muzikilo kontraŭe al la kutima notacio prezentanta tonalton kaj -daŭron.

„Alle Vöglein sind schon da“: supre en kutima notacio kaj malsupre en gitartabulaturo

Komence de la 14-a jarcento oni inventis tabulaturojn por kunskribi („entabulaturigi“) plurajn voĉojn de polifonia voĉkanta muziko por instrumento. En la muziko de okcidenta Eŭropo oni uzis dum la malfrua mezepoko, dum la renesanco kaj dum la baroko diferencajn formojn de tabulaturoj por kordinstrumentoj kiel liuto, vihuelo, gambovjolo kaj harpo samkiel por klavariloj kiel orgeno, klaviceno kaj virginalo verwendet.

Tabulaturoj estas instrumentspecifaj, do nur uzebla sur la instrumento, por kiu ĝi estas skribita: orgentabulaturon oni ne simple povas ludi per liuto (kaj reciproke). Tio validas precipa por tabulaturoj por unu liutinstrumento kun tio de alia, kiuj distingiĝas unu de la alia pro siaj diferencaj kordonombroj kaj agordoj.

Klavarinstrumentoj redakti

Tabulaturoj por klavariloj (orgeno, klaviceno, virginalo) uzas tonliterojn (germanajn), ciferojn (hispanajn) aŭ notsimbolojn sur linioj (italajn). Ankaŭ por harmonikoj ekzistas tabulaturoj. Tabulaturoj por kordinstrumentoj uzas literojn aŭ ciferojn sur linioj aŭ liberajn literojn (vd. Historiaj liutaj kaj gitaraj tabulaturoj).

Nova germana orgentabulaturo redakti

La nova germana orgentabulaturo (ofte ankaŭ nomata nordgermana orgentabulaturo) esence distingiĝas de aliaj tabulaturaj notsistemoj, ĉar ĉe tio ne temas pri instrumentspecifa notadmaniero, sed pli ĝuste pri universala, nekompareble spacoŝpara maniero grafike prezenti muzikon. Ĝi evoluis dum la dua duono de la 16-a jarcento el la t.n. malnova germana orgentabulaturo, kiu siaflanke konsistas el kombinaĵo el linio- (por la supra voĉo) kaj liternotacio (por la malsupraj voĉoj). La nova germana orgentabulaturo utilis en la 17-a jarcento pli kaj pli por ĉiaspecaj partiturnotadoj de instrumenta kaj voĉkanta muziko. Ekzemple Dietrich Buxtehude notis plej multajn el siaj sakralaj konĉertoj ekskuzive per tabulaturoj.

La nova germana orgentabulaturo estas notskribo, kiu nur konsistas el literoj kaj signoj. Ĉiu voĉo konsistas el tri tavoloj:

  1. indiko de la notvaloro
  2. indiko de la respektiva oktavo
  3. indiko de la notonomo per litero (alteraĵoj estas markita per etaj modifaĵoj de la litero)

La unuopaj voĉoj estas analoge al la „moderna“ partiturskribo ordigitaj unu sub la alian.

Ĉi tiu notacimaniero tre ekonomia igas superfluaj la klefojn kaj tonalosignojn.

Hispana orgentabulaturo redakti

Juan Bermudo mencias en 1555 du ciferecajn tabulatursistemojn por la notado de klavarilmuziko. Ĝenerale uzata estis en Hispanio tamen alia tabulaturtipo, kiun por unua fojo Luis Venegas de Henestrosa postlasis kiel cifra nuevat.

En ĉi tiu tabulaturo ĉiu voĉo havas unu linion. La tonaltoj estas notitaj kiel ciferoj, nome ekde f = 1 ĝis e1 = 7. Kiel oktavosigno servis aŭ punktoj supre malantaŭ la noto (plialtigo per unu oktavo po punkto) aŭ strekoj malsupre ĉe la noto (Malaltigo per unu oktavo po streko). Antaŭsigno staras kiel b (malaltigo) kaj x resp. * (altigo) post la noton.

La ritmo oni notis sur la notsistemo, montranta la daŭron kiel eta noto, post kiu la sekve ludenda noto aperas. Sinripetaj daŭroj ne estas denove notitaj. Se voĉo havu paŭzon, tion indikas en la voĉo oblikva strio. Krome ekzistas signo por transligo, kiu havas la formon de komo.

Taktspecoj kaj bazaj tonaltosignoj estis notitaj antaŭ la unua notsistemo, diesiloj tamen estas skribita kiel la hodiaŭa bekvadrato.

Ĉi tiu speco de tabulaturo estis kutima ĝis meze de la 17-a jarcento. Ĝi taŭgas precipe por la presado per tipoj kaj pro tio estis pli facile multobligeblaj ol la notskribo.

 
Francisco Correa de Araújo: Tiento tercero de sexto tono, Komenco en hispana orgentabulaturo
 
Transskribo en modernan notacion


Plukinstrumentoj redakti

Ankaŭ modernaj prennotacioj por plukinstrumentoj, kiuj indikas la pozicion de la prempunktoj sur la prentabulo ekipita per fretoj, povas esti konsiderataj kiel tabulaturo. En marŝbandoj ofte ankaŭ la fajfistoj ludas laŭ tabulatura sistemo anstataŭ notoj.

Ankaŭ en multaj ekstereŭropaj muzikkulturoj tabularuraj notacioj estas uzataj. ekzemple en Japanio oni notas muzikon por plukinstrumentoj preskaŭ nur en tabulaturojn, je kio ne nur ĉiu instrumento, sed ankaŭ ĉiu lernejo havas sian apartan notacispecon.

Tabulaturoj estas facilege legeblaj kaj kompreneblaj. Male al la notacio oni ne bezonas specialajn sciojn. En liutotabulaturoj estas indikata nur la elirpunkto de la tonoj, tamen kutime ne la tondaŭro kaj la voĉiro, kiujn la ludanto mem devas eltrovi. La interrete disvastigitaj gitartabulaturoj ofte ankaŭ ne indikas la ritmon, tiel ke la ludanto devas aŭde koni muzikaĵon por ludi ĝin.

Moderna gitartabulaturo redakti

Je la moderna gitartabulaturo oni imitas per ses linioj la kordojn de la prentabulo. La ciferoj indikas, kiun freton de la respektiva kordo oni devas preni. 0 simbolas senprenan plukadon. Ordinaraj notsimboloj situantaj super la ciferoj povas indiki la tondaŭron. Tamen en la interreto ofte troviĝas simplaj ASCII-gitartabulaturoj sen tiuj indikoj.

Ekzemplo por ASCII-gitartabulaturo redakti

 e|---------------------------------------------------------------------
 b|---------------------------------------------------------------------
 G|---------------------------------------------------------------------
 D|-----------5-----------------------5-----------------------5---------
 A|-------7---------------7-------7---------------7-------7-------------
 E|---0-----------6---5-------0-----------6---5-------0-----------6---5- ...

Ĉi-supro estas tabulaturo por la komenco de la kantaĵo Enter Sandman de Metallica. En la ekzemplo oni unue plukas la malaltan E-kordon senprene. Poste oni prenas la A-kordon je la sepa freto kaj plukas ĝin. Poste la D-kordon je la kvina freto ktp.

Ekzemplo por profesia gitartabulaturo redakti

Je presitaj tabulaturoj troviĝas pli detalaj indikoj pri la ludotekniko. Jen sinoptiko pri la plej kutimaj ludmanieroj:

 

Historiaj liut- kaj gitartabulaturoj redakti

Ekde la apero de la polifonia ludado sur la liuto ĉ. 1500 ĝis fine de la 18-a jarcento oni notis muzikon por liuto kaj liutinstrumentoj kiel orfario, teorbo, angeliko, cistero, mandoro kaj gitaro per tabulaturo. Oni povas diferenci inter tabulaturtipoj notitaj sur linioj, t.n. latinidaj liutotabulaturoj (italaj, francaj, hispanaj, napolaj), kaj tipo senlinia (germana tabulaturo).

Specialkazo estas la dum la 17-a jarcento inventita nomigo de la ofte revenaj akordprenoj en la gitartabulaturo. En Italio oni uzis por tio latinajn majusklojn kaj simbolojn, la t.n. alfabeton, en Hispanio ankaŭ nomata abecedario. En hispanio tamen oni uzis por la nomigo de la akordprenoj arabajn ciferojn kaj simbolojn. Nek la literoj nek la ciferoj aŭ simboloj laŭenhave rilatas al la akordoj (ekz. A signifas konkretan prenon, sed ne A-maĵoron aŭ a-minoron). La alfabeto estis uzata ĝis en la dua duono de la 18-a jarcento (Antoine Bailleŭ, 1773)

Latinidaj liutotabulturoj redakti

 
Pierre Attaingnant Branle (franca danco). Supre la moderna notadmaniero, malsupre la liutotabulaturo

La latinidaj liutotabulturoj (ekde ĉ. 1500) havas ses horizontalajn liniojn, simboligantaj la ses kordoĥorojn de la liuto super la prentabulo (kordoĥoro = paro de samtone agorditaj kordoj).

Ĉe la itala liutotabulaturo la plej malsupra linio simboligas la plej altan ĥoron. Por la fretpozicioj oni uzas ciferojn, je kio 0 signifas la ne prenotan ĥoron, 1 la unuan freton, 2 la duan freton ktp. Por la sepa ĥoro kelkaj aŭtoroj uzas 0 super la liniaro, aliaj aŭtoroj uzas horizontale trastrekitan 0 super la liniaro. Por la oka kaj naŭa ĥoroj oni uzis la arabajn ciferojn 8 kaj 9, por la deka ĥoro tamen la romian nombrosignon X (super la liniaro). Por la 11-a ĥoro kelkaj aŭtoroj uzas la 11, aliaj tamen V, verŝajne evluinta el 11. Por la 12-a ĝis 14-a ĥoro oni plejofte uzis la nombrojn 12 ĝis 14.

Je la franca kaj hispana liutotabulaturo tamen (ĉilasta nur ĉe Luis de Milán, 1536) la plej supra linio simbolas la plej altan ĥoron. La hispana liutotabulaturo utiligas same kiel la itala ciferojn. La franca liutotabulaturo tamen uzas literojn, el kiuj a signifas la ne prenotan ĥoron, b la unuan freton, c la trian freton ktp. La literon c anstataŭigas la r en la plejmulto de la konservitaj francaj liutotabulaturoj. En Franci oni skribas en la francaj liutotabulaturoj ekde ĉ. 1630 la literon e laŭforme de φ . Por la nomigo de la ne prenataj basĥoroj (bordunkordoj) oni uzas la literon a sub la liniaro. Je tio a estas la sepa ĥoro, /a la oka, //a la naŭa, ///a la deka ĥoro (anstataŭ /a, //a, ///a kelkaj anglaj aŭtoroj skribas 1, 2, 3). Por la 11-a ĝis 14-a ĥoroj oni ĝenerale uzis la ciferojn 4, 5, 6 kaj 7.

Germana liutotabulaturo redakti

La deveno de la germana liutotabulaturo troviĝas en la 15-a jarcento. La blinda orgenisto Conrad Paumann estas konsiderata kiel ĝia inventinto. Oni uzis ĝin en la germanlingvaj regionoj ĝisfine de la 16-a jarcento.

Kiam Paumann inventis la germanan liutotabulaturon, la liuto evidente havis nur kvin ĥorojn, kiuj estis numeritaj en la tabulaturo per 1–5 (1 estas la plej malalta, 5 la plej alta ĥoro). Ĉiun junton de ĥoro kun freto markas literoj de la alfabeto, tio signifas, ke la unua ĥoro je la unua freto estas la litero a, la dua ĥoro je la unua freto la litero b, la tria ĥoro je la unua freto la litero c, la kvara ĥoro je la unua freto la litero d, la kvina ĥoro je la unua freto la litero e; la unua ĥoro je la dua freto estas la litero f, la dua ĥoro je la dua freto la litero g ktp.

La literoj j, u, w ne estas uzataj. Pro tio anstataŭe uzas du pluajn signojn, nome et (simile al la cifero 7) por la pozicio kvara ĥoro / kvina ĥoro samkiel con (simile al la cifero 9) por la kvina ĥoro je la kvina freto. Ekde la sesa freto supren oni ripetis la literojn de la alfabeto kun almetaĵo de apostrofo (a', b', …), metis komojn sur la literojn aŭ duobligis la literojn (aa, bb, …).

Ĉ. 1500 la liuto ricevis en la baso sesan ĥoron. La simboloj por la sesa ĥoro kaj ĝiaj fretpozicioj variis depende de l' aŭtoro (Hans Judenkönig, Hans Neusidler, Hans Gerle).

Akordtonojn oni skribis vertikale unu sur la alian kaj notis melodiajn movojn senatente la respektivan voĉpozicion sur la plej supra linio.

Ritmajn signojn oni notis super la respektivan literon. Ekszistis la vertikala strio (plena noto), strio kun hoketo aŭ flageto (duona noto), strio kun du flagetoj (kvarona noto), strio kun tri flagetoj (Achtelnote), strio kun kvar flagetoj (Sechzehntel). Strioj kun du aŭ pli flagetoj povis esti ligitaj al gruoj po du aŭ kvar („ŝtupetareto“).

Ekzemplo:

franca itala germana
      -r-       ---        k
      -d-       ---        o
      -d-  =    -0-    =   n
      -a-       -3-        2
      ---       -3-
      ---       -2-

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Tabulaturprogramoj redakti

Ekzistas ankaŭ specialaj programoj por la produktado de tabulaturnotoj. al tiuj apartenas i.a.: