La Tabulo de Baška (ankaŭ: Bašćanska ploča, laŭ ties kroata nomo) estas unu de la plej malnovaj kaj plej konataj kulturaj monumentoj de la kroata lingvo kaj de la historio. Ĝi devenas el la kapelo de St. Lucija en Jurandvor ĉe Baška sur insulo Krk kaj estas datita je ĉ. 1100.

Bašćanska ploča (Tabulo de Baška), trovita sur insulo Krk (Kroatio)

Enhavo kaj signifo redakti

La ŝtona Tabulo de Baška estis originale la maldekstra parto de la altara ŝranko en la fruromanisma kapelo Sv. Lucija. La ŝtaona tabulo estis trovita en la 19-a jarcento, ĝi estas ekde 1934 rezervita en la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Zagrebo. Ĝi grandas 99,5 cm × 199 cm. Oni povas vidi kopion de la tabelo en la kapelo de St. Lucija.

La surskribaĵo estas verkita en glagolica skribo, ĝi dokumentas, ke la kroata reĝo Dmitar Zvonimir donacis al preĝejo de Sankta Lucija. La preĝejo apartenis al la benediktana abatejo. La teksto enhavas jenajn temojn:

  • preĝo al Dio (invocatio dei)
  • eldiro de abto Držiha, ke reĝo Zvonimir doncacis al la preĝejo Sv. Lucija pecon da tero
  • listo de atestantoj
  • minaco kontraŭ ĉiuj, kiuj protestas tiun donacon
  • la devo de la monaĥanoj je preĝado por la donacinto (kaj al atestintoj)
  • la elparolo de abato Dobrovit, ke la preĝejo estis konstruita per naŭ fratoj dum regado de princo Kosmat
  • la rimarko, ke tiutempe „M-IKULA VЪ OTOČЪCI“ unuiĝis kun Sv. Lucija

La uzita formo montras transiran formon de la pli malnova ronda glagolico al pli novaj (kroataj) angula glagolico. Krom la glagolicaj enskribaĵoj, la teksto enhavas ankaŭ kelkajn latinajn kaj cirilajn literojn. La lingvaĵo de la tabulo estas miksaĵo el (malnova) formo de ĉakava kaj preĝeja slava.

La enskribaĵo ZЪVЪNIMIRЪ KRALЪ HRЪVATЪSKЪÏ (Zvonimir, reĝo de Kroatio) igas la tabulon de Baška al gravega dokumento kaj kultura monumento por la kroata historio, precipe, ĉar la tiu estas la plej malnova tiutipa enskribaĵo en la kroata lingvo. La teksto de la tabulo donas gravegan fonton por la historia lingvistiko, slavistiko kaj kroatistiko, ĉar el tiu epoko tre malmultaj skribaĵoj postrestis en la kroata lingvo.

Teksto de la tabulo de Baška redakti

AZ V' IME OTCA I S(I)NA I SVETAGO DUHA AZ'
OPAT' DR'ZhIHA PISAH SE O LEDNINE JuZhE
DA Z'V'NIM(I)R KRAL' HR'VAT'SKI V'
DNI SVOE V' SVETUJu LUCIJu I SVEDO -
MI ZhUPAN' DESIMIRA KR'BAVE MARTIN' V L(I) -
CE PRB'NEBZhA S' POSL' VIN(0)DOLE JaK(O)V' V O-
TOCE DA IZhE TO POREChE KL'NI I BO(G) I *BI* AP(OSTO)LA I *G* E -
VANJELISTI I S(VE)TAJa LUCIJa AM(E)N' DA IZhE SDE ZhIVE -
T' MOLI ZA NE BOGA AZ OPAT' DBROVIT' Z' -
DAH' CREK'V' SIJu I SVOEJu BRATIJu S DEV -
ETIJu V' DNI K'NEZA KOS'M'TA OBLAD -
AJuChAGO V'SU K'RAINU I BJeShE V' T' DNI M -
IKULA V' OTOCh'CI S' SVETUJu LUCIJu V' EDINO

Traduko al Eo redakti

Mi, en nomo de la Patro kaj la Filo kaj de la St. Spirito, Mi
Abato Držiha verkis tiun ĉi pri peco da tero, kiun
Zvonimir, Reĝo de Kroatio, en
siaj tagoj, donacis al Sankta Lucija. Kaj la atestantoj (estas):
Prefekto Desimir el Krbava, Mratin el
Lika, Pribineg, tiu komisiito el Vinodol (kaj) Jakov de la
insulo. Se iu tion ekdisputas, malbenu lin Dio kaj la 12 Apostoloj kaj la 4
evangelistoj kaj Sankta Lucija. Amen. Se iu vivas tie ĉi
li devas preĝi pro tio al Dio. Mi, Abato Dobrovit,
konstruzis tiun ĉi preĝejon kun miaj naŭ fratoj
en tagoj de Princo Kosmat, kiu tiun
Landon posedis. Kaj tio estis en tagoj Mikula
en Otočac unuiĝis kun (Abatejo de) Sankta Lucija.

Literaturo redakti

  • Branko Fučić: Croatian Glagolitic Epigraphy. Osborne, London 1999.

Eksteraj ligiloj redakti