Quintana y Congosto

(Alidirektita el Tabuyuelo de Jamuz)

Quintana y Congosto [kinTAna ikonGOSto] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Quintana y Congosto estas komprenebla etimologie kiel Bieno kaj Kongosto.

Quintana y Congosto
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24767
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 416  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 6° 2′ U (mapo)42.255833333333-6.0372222222222Koordinatoj: 42° 15′ N, 6° 2′ U (mapo) [+]
Alto 815 m [+]
Areo 88,52 km² (8 852 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintana y Congosto (Provinco Leono)
Quintana y Congosto (Provinco Leono)
DEC
Quintana y Congosto
Quintana y Congosto
Situo de Quintana y Congosto
Quintana y Congosto (Hispanio)
Quintana y Congosto (Hispanio)
DEC
Quintana y Congosto
Quintana y Congosto
Situo de Quintana y Congosto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintana y Congosto [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Ruinoj de kastelo.
Tabuyuelo de Jamuz.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Herreros de Jamuz, Palacios de Jamuz, Quintana y Congosto, Quintanilla de Flórez, Tabuyuelo de Jamuz kaj Torneros de Jamuz, okupas totalan areon de 88,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 411 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 72 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en apudaj areoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti