Tachycineta (greka: taĥUs 'rapida', kīnéō 'moviĝi') estas genro de birdoj de la familio de hirundedoj. Ties membroj estas limigitaj al Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tachycineta
Tachycineta
Tachycineta
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Tachycineta
(Cabanis, 1850)
Specioj

T. bicolor
T. thalassina
T. euchrysea
T. cyaneoviridis
T. stolzmanni
T. albilinea
T. albiventer
T. leucorrhoa
T. meyeni

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri sveltaj hirundoj kun forkoformaj vostoj. Plej parto de specioj havas metalbrilan verdecan dorson, verdecan aŭ bluecan kapon, kaj metalbrile bluajn aŭ nebrile brunajn flugilojn. Ĉiuj havas ege pure blankajn subajn partojn (tre kontraste kun la malhelaj supraj partoj), kaj kvar specioj havas blankan pugon.

La hirundoj de la genro Tachycineta estas ĉefe almenaŭ parte migrantaj, kaj nur la Orhirundo kaj la Mangleja hirundo estas ĉefe nemigrantaj. Ĉiuj specioj uzas naturajn aŭ neuzitajn kavaĵojn por nestolokoj.

Specioj en taksonomia ordo redakti

Literaturo redakti

  • Turner, Angela K; Chris Rose. (1989) Swallows & martins : an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7.