Tadd Dameron

usona pianisto

Tadley Ewing (Tadd) Dameron (naskiĝis la 21-an de februaro 1917 en Klevlando, Ohio; mortis la 8-an de marto[1] 1965 en Novjorko; denaska familionomo Tadley Ewing Peake[2]) estis usona ĵaz-pianisto, komponisto kaj muzikaranĝisto.

Tadd Dameron
Tadd Dameron. Foto de William P. Gottlieb.
Tadd Dameron. Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskonomo Tadley Ewing Peake Dameron
Naskiĝo 21-an de februaro 1917 (1917-02-21)
en Klevlando
Morto 8-an de marto 1965 (1965-03-08) (48-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kancero
Tombo Ferncliff Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianistokomponisto • ĵazmuzikisto • bandestro
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Tadd Dameron ricevis jam en la aĝo de kvar jaroj pianludo-instruon; de sia frato Caesar, kiu ankaŭ estis ĵazmuzikisto, li pli malfrue lernis ludi saksofonon. Instrumentadon de muzikpecoj Dameron lernis meminstrue – siajn unuajn aranĝojn li verkis por la Jeter-Pillars Big Band en 1938 je Klevlando. En la ĵazklubejo Minton’s Playhouse je Novjorko li renkontis Ĉarlion Parker kaj la pionirojn de bibopo. Li komencis verki aranĝaĵojn por la bibopaj orkestroj de Dizzy Gillespie kaj Billy Eckstine, dum kiam li foje perlaboris kiel fabriklaboristo[3]. Kun Miles Davis li koncertis en 1949 je la Internacia Ĵaz-Festivalo de 1949 en la Salle Pleyel je Parizo; ĉi tiu koncerto grave influis la sukceson de bibopo en Francujo. Krome li surdiskigis kun Clifford Brown, John Coltrane, Gil Evans kaj Kenny Dorham.

Pro drogokrimeto en 1958 li estis punkaptita por pluraj jaroj. Per tio lia aktiva muzikista kariero pli malpli finiĝis; li tamen daŭre verkis aranĝaĵojn.

Kiam Tadd Dameron mortis pro kancero, li aĝis 48 jarojn.

Graveco redakti

Tadd Dameron verŝajne restos en memoro pli pro siaj komponaĵoj: per Fontainebleau li liveris la unuan trakomponitan verkon de ĵazo; pecoj kiel Good Bait, Lady Bird, If You Could See Me NowHot House fariĝis ĵazaj normkantoj. Liaj komponaĵo „apartenas al la plej bonekanteblaj kaj melodie plej enmemoriĝemaj de bibopo.“[4] Kun Gil Fuller kaj Dizzy Gillespie li estis unu el la pioniraj aranĝistoj de bibopo je la transiro de svingo, kiuj transportis la novan esprimstilon sur pli grandajn ensemblojn.

 
Tadd Dameron kaj Fats Navarro. Foto de William P. Gottlieb.
 
Fats Navarro, Charlie Rouse, Ernie Henry kaj Tadd Dameron. Foto de William P. Gottlieb

Diskoj redakti

Literaturo redakti

  • Ian MacDonald: Tadd - the life and legacy of Tadley Ewing Dameron, Sheffield 1998 (kun diskolisto)
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Reinbek, Rowohlt, 1986
  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Wießmüller, Peter: Miles Davis - Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten; Gauting, Oreos Verlag, 1985

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. mortodato laŭ Carlo Bohländer k.a. Reclams Jazzführer 1989
  2. Dameron estis la nomo de lia duonpatro
  3. Laŭ Ian MacDonald historioj pri medicinstudo ĉe Oberlin College aŭ pri restado en Nordafriko dum la 1940-aj jaroj apartenas al la regno de la fabeloj
  4. Hans-Jürgen Schaal, Jazz-Standards. Das Lexikon. 320 Songs und ihre Interpretationen. Kassel, Bazelo, Londono k. a.: Bärenreiter, 2001, p. 181s.