Tadek, ĝuste Tadeusz Polkowski (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1982 en Krakovo) – pola rep-kantisto. Konata de plurjaraj prezentiĝoj en hiphopa muzikgrupo Firma, kies kunkreinto li estis. De 2011 okupiĝas kiel soloisto pri arta kreado.

Tadek
Tadek, ĝuste Tadeusz Polkowski – pola rep-kantisto
Tadek, ĝuste Tadeusz Polkowski – pola rep-kantisto
Persona informo
Aliaj nomoj Tadek
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1982 (1982-08-26) (41-jaraĝa)
en Krakovo
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo repisto
vdr
Tadek dum la koncerto (2013)
Tadek dum la koncerto "Por Via Memoro la Anatemitaj Soldatoj en Filharmonio de Oskar Kolberg en Kielce, la 25an de februaro 2014), sur la foto parto de la koncerto "Mi kondutis kiel decas" omaĝe al Danuta Siedzikówna, pseŭdonomo "Inka"

Filo de Anna kaj Jan Polkowski, poeto kaj aktivulo de Solidareco. Li havas tri gefratojn. Studis internaciajn rilatojn. Edziĝinta kun du filoj.

Biografio redakti

Tadeusz Polkowski estis kreinto de la unua Krakova nelegalizaĵo. En 2000 kun Marcin Gutkowski en Krakovo fondis grupon Firma. Ĝis 2011 kune surbendigis plurajn muzikalbumojn, en tio: Unua nelegalo (2001), Dediĉe al la strato (2002), Nelegalizitaj ritmoj (2005), Kontraŭ ĉiesulineco kaj falo de principoj (2008), NeLegalaj Ritmoj. Daŭrigo kaj Nia armilo estas nia hobio (2011). Ankaŭ prezentiĝis sur diskoj de aliaj polaj plenumantoj.

En 2011 komencis soloan agadon. De tiu tempo publikigis verkojn kaj muzikvideojn kun promocio de la unua albumo titolita Maloportuna vero kiel "Anatemitaj Soldatoj" en 2011 (memoriganta anatemitajn soldatojn, armigitan kontraŭkomunistan subteran movadon agantan post la fino de la dua mondmilito), poste komence de 2012 la titolan verkon Maloportuna vero. Februare aperis muzikvideo al la verko Rotestro Witold Pilecki, por memorigo de Witold Pilecki, kaj julie ekestis bildoj al la verko Generalo Nil, kiu memorigas generalon August Emil Fieldorf. Laŭ intenco de la aŭtoro sur disko ektroviĝis enhavo pri "grandiozaj kaj tragikaj eventoj en la pola historio".

Intertempe la repisto partoprenis kompanjon "Ni savu Rój", por realigi filmon pri Mieczysław Dziemieszkiewicz, pseŭdonomo "Rój" kaj malfermo de konstanta ekspozicio en la Muzeo de Pola Enlanda Armeo en Krakovo. Krome Polkowski kun aliaj kantistoj eniris honoran komitaton apogantan Marŝon de Sendependeco. En la dua duono de oktobro 2012 komenciĝis antaŭvendo de lia debutaĵo - distribuo de la albumo prere de Interreto. La disko estis donita al la dua eldono de revuo Magna Polonia, ligita kun Naci-Radikala Tedaro. La diskon eldonis radiodisaŭdigejo Radio Wnet, kie okazis ĝia premiero la 12-an de novembro 2012. Mecenatismon de la projekto apogis loka administracio de Gdynia, Kraśnik, Ostrołęka, Szydłowiec kaj Siedlce. Krom supre menciitaj verkoj pri Witold Pilecki kaj August Emil Fieldorf la aliaj ankaŭ rilatas al la historio de Pollando: "Kresy" pri Orientaj Limregionoj, "Inka" pri Danuta Siedzikówna.

En 2015 Tadek estis distingita per la premio „Atestanto de Historio”, atribuata de Instituto pri Nacia Memoro en Rzeszów.