Tadeusz Kasprzycki
Tadeusz KASPRZYCKI [tadeuŝ kaspĉicki] (naskita la 16-an de januaro 1891 en Varsovio; mortinta la 4-an de decembro 1978 en Montrealo) estis pola armea oficiro, De 1935 ĝis 1939 li estis ministro pri militaj aferoj de Pollando.
Tadeusz Kasprzycki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1891 en Varsovio, Kongresa Pollando, Rusia Imperio |
Morto | 4-an de decembro 1978 (87-jaraĝa) en Montrealo |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Edz(in)o | Zofia Kajzerówna |
Okupo | |
Okupo | oficiro • esperantisto |
Tadeusz Kasprzycki lernis Esperanton en 1904–1905. En 1907 li kunfondis Esperanto-junularan grupon en Varsovio kaj fariĝis ties sekretario. En 1937 li estis membro de la honora komitato de la 29-a Universala Kongreso.