Tadeusz Kotarbiński

Tadeusz KOTARBIŃSKI (naskiĝis la 31-an de marto 1886 en Varsovio, mortis la 3-an de oktobro 1981 en Anin, nun kvartalo en Varsovio) estis unu el plej bonaj polaj filozofoj. Li estis reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo.

Tadeusz Kotarbiński
Persona informo
Tadeusz Kotarbiński
Naskiĝo 31-an de marto 1886 (1886-03-31)
en Varsovio
Morto 3-an de oktobro 1981 (1981-10-03) (95-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Memorigilo Tadeusz Kotarbiński
Familio
Edz(in)o Janina Kotarbińska vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Kazimierz Twardowski vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kiam li finis liceon de nomo de Jan Zamoyski en Varsovio li komencis studi filozofion ĉe Kazimierz Twardowski en Lvovo. Poste li estiĝis profesoro de Varsovia Universitato kaj la rektoro de Lodza Universitato. Li estiĝis ankaŭ la Prezidanto de Pola Scienca Akademio (PAN), Pola Filozofa Asocio (PTF) kaj Internacia Instituto de Filozofio.

Li estis la kreinto de reismo - la materiala koncepto filozofia - kaj la kunkreinto de prakseologio - la teorio de praktika ĝeneraleco. Kune kun Kazimierz Twardowski, Roman Ingarden kaj Kazimierz Ajdukiewicz li estis inter la plej gravaj analitikaj filozofoj en Pollando.

Tadeusz Kotarbiński kaj Esperanto redakti

 

Li interesiĝis ankaŭ pri Esperanto kaj skribis pri ĝi: "la plej genia kunigo de logiko kaj simpleco"[mankas fonto].

Etiko sendependa redakti

Tadeusz Kotarbiński sendependigas sian etikon de ĉia ideologio serĉanta pruvadon ekster la materia mondo. Li pruvas tion ne laŭ maniero ontologia (ne asertas, ke etiko devus dependi de Dio, ĉar tiu ne ekzistas), sed metodologia. Li do asertas ke malgraŭ senduba praveco de multaj moralaj principoj de kristanismaj etikoj (aparte proksima estas por li la ordono ami proksimulon), ilia pravigo povas tute perdi sencon en la momento de perdo de la kredo al Dio, kiu estas ilia fundamento. Sencon kaj valoron de morala konduto oni devas lokigi en rilatoj kun aliaj homoj kaj kompreni en antropologi-historia kunteksto, sed ne en la transcendeca. Etiko sendependa estas laŭ tiu ĉi rigardo laika etiko.

Li volas paroli pri konduto prefere estiminda kaj malnobla ol bona kaj malbona. Konduto respektinda indas al estimo, laŭdo dum ties kontraŭo estas konduto malbona, malinda, malhonora. Ĉi tie la aŭtoro apelacias al la modelo de fidinda zorganto.

En ĉi tiu kunteksto honorinda konduto estas agado konforma al propra konvinko, direktata de la plej alta bono por homoj komisiitaj al nia zorgemo, agado honesta, nobla, respondeca, ecigita de la plej granda zorgo pri tiuj, kies bono iel estas dependa de niaj decidoj. La fidinda zorganto ne utiligos malfortajn flankojn de sia zorgato por propraj aferoj. Ne perfidos konfidon de pli malforta, kiu fidas nur al lia helpo. Kontraŭe agados homo malhonora, kiu agas male al indikita ĉi tie modelo de konduto. Cetere tio ne koncernas ekskluzive sindevigojn de formala tipo, ekzemple naturan ligon de gepatroj kun infano aŭ rilatoj inter edukisto kaj lernantoj. Sindevigo de la bonvolema zorganto koncernas ĉiun homon en ĉiu situacio. Zorganto devus esti modelo de konduto: ... kondutu tiel, por ke en la socio de ni formata oni igu, disvolvu kaj fiksu motivadon karakterizan por sinteno de la bona zorganto.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Elementy teorii poznania, logiki formalnej i metodologii nauk (1929)
  • Traktat o dobrej robocie (1953)
  • Sprawność i błąd (1956)
  • Medytacje o życiu godziwym (1966)
  • Abecadło praktyczności (1972)[1]
  • Dzieła wszystkie (eldonataj de Ossolineum ekde 1990)

Literaturo redakti

  • Jaworski M., Tadeusz Kotarbiński, Interpress, Warszawa 1971
  • Woleński J., Kotarbiński, Wiedza Powszechna, Warszawa, 1990.
  • Woleński J. (ed.), Kotarbiński: Logic, semantics and ontology, Kluwer Academic Publishers, Dordrecht, 1990.
  • Przymusiała A., Bibliografia Tadeusza Kotarbińskiego, Fundacja Praxis, Lublin, 2006, 165 s. ("Studia Prakseologiczne"; t. 1).

Eksteraj ligiloj redakti