Tadeusz Lehr-Spławiński

pola lingvisto

Tadeusz Lehr-Spławiński (naskiĝis la 20-an de septembro 1891 en Krakovo, mortis la 17-an de februaro 1965 samloke) – pola lingvisto, slavisto, profesoro de Jagelona Universitato kaj rektoro en la jaroj 1938–1939 kaj 1945–1946, viceprezidanto de porkomunisma Komisiono de Intelektuloj kaj Katolikaj Aktivuloj.

Tadeusz Lehr-Spławiński
Persona informo
Tadeusz Lehr-Spławiński
Naskiĝo 20-an de septembro 1891 (1891-09-20)
en Krakovo
Morto 17-an de februaro 1965 (1965-02-17) (73-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo lingvisto vd
Laborkampo lingvoscienco vd
Doktoreca konsilisto Leon Sternbach vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 6-an de novembro 1939 estis arestita de germanoj kadre de Intelektulkampanjo de Krakovo. Liberigita februare 1940 partoprenis en sekreta instruado.

Li okupiĝis pri historia gramatiko de slava lingvaro, historio de slavoj kaj etnografio, engaĝita al laboroj de Slava Komitato en Pollando (kunlaboranta kun slavoj en Sovetunio). Asertis, ke prapatrujo de slavoj estas teritorio inter Odro kaj Vistulo - adepto de la teorio pri indiĝena deveno de slavoj. Membro de Pola Akademio de Scipovoj, Pola Scienca Akademio, Slava Instituto en Prago, Scienca Societo en Lvovo. Honora doktoro de universitatoj en Prago kaj Sofio.

En 1951 estis distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Verkoj redakti

Li verkis aŭ kunverkis pli ol 400 laboraĵoj, interalie:

  • O mowie Polaków w Galicji Wschodniej (Pri la parolo de poloj en Orienta Galicio)
  • O pochodzeniu i praojczyźnie Słowian (Pri la deveno kaj prapatrujo de slavoj)
  • Kaszubi: kultura ludowa i język (Kaŝuboj: popola kulturo kaj lingvo)

Eksteraj ligiloj redakti