Tadeusz Różewicz

pola poeto, dramisto kaj verkisto

Tadeusz Różewicz (elp. Tadeuŝ Ruĵeviĉ, naskiĝis la 9-an de oktobro 1921 en Radomsko, mortis la 24-an de aprilo 2014 en Vroclavo, entombigita en Karpacz) - pola poeto, dramisto, verkisto. Li estas opiniata kiel unu el plej grandaj verkistoj de la 20-a jarcento kaj unu el plej ĉefaj simboloj de la pola literaturo.

Tadeusz Różewicz
Persona informo
Tadeusz Różewicz
Naskiĝo 9-an de oktobro 1921 (1921-10-09)
en Radomsko
Morto 24-an de aprilo 2014 (2014-04-24) (92-jaraĝa)
en Vroclavo
Tombo Karpacz vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Familio
Gefratoj Janusz Różewicz • Stanisław Różewicz vd
Edz(in)o Wiesława Różewicz vd
Infanoj Jan Różewicz vd
Profesio
Alia nomo Satyr vd
Okupo tradukisto • poeto • dramaturgo • dramaturgo • prozisto • verkisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1944– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tadeusz Różewicz
Tadeusz Różewicz de la maldekstra flanko. Apude Günter Grass (2006).
La Medalo pro la Merito por Kulturo "Gloria Artis"

Vivo redakti

La familio de Różewicz loĝis unue en Osjaków tamen post 1-a mondmilito en Radomsko. Tadeusz naskiĝis kiel la dua el tri filoj. Lia patro estis oficisto. Różewicz lernis en la gimnazio de la nomo de F.Fabiani kie li pasis malgrandan maturon (ekzamenon post pasiĝo de gimnazio). Pro financaj problemoj li ne povis kontinui lernadon. De 1939 ĝis 1943 li laboris fizike kaj konspiris. De la 1-a de januaro ĝis la 17-a de januaro li partoprenis al Pola Enlanda Armeo / Armia Krajowa (pseŭdonimo Satyr). Li batalis de 1943 ĝis 1944. Li estis redaktoro de la sekreta revuo "Czyn Zbrojny". Post la 2-a mondmilito li pasis la maturon kaj estiĝis la studanto de historio de la arto en la Jagelona Universitato, tamen li ne finis studojn. Li venis de Krakovo al Gliwice. De 1968 jaro li loĝas en Vroclavo estante la ano de Asocio de Polaj Verkistoj.

Verko redakti

Różewicz kreadis jam antaŭ milito. En la juneco li publikigis en revuoj Pod znakiem Marii i Czerwone Tarcze. En 1944 li verkis Echa leśne (Eĥoj de la arbaro), tamen kiel lia debuto estas opiniata la verko Niepokój (Maltrankvilo). En tiu lasta farigas kiel unua poeto en la mondo la gravegan paŝon por la literaturo. Li respondas al demando- ĉu oni povas krei poezion post amasa murdado, koncentrejo de Oświęcim kaj eĉ pri ili? Różewicz kreis do novan tipon de verso sindetemema kiu estas ankaŭ konsiderata kiel la kvara sistemo de la pollingva versfarado. Neniam konsentinta kaj forgesinta la konsekvencoj de la 2-a mondmilito li riproĉas la hodiaŭaj fenomenoj de homa krueleco. Li ankaŭ estas kreanto de la nova, pola ekzistadismo en poezio kiun li apogis sur peno de ekzisto kaj batalo kun nenieco. Tian ekzistadismon li prezentis en Rozmowa z Księciem (Parolo kun Princo, 1960), Nic w płaszczu Prospera (Nenio en la mantelo de Prosper, 1962), Twarz (Vizaĝo, 1964).

La plej granda verko de Różewicz estis tute revolucia al la pola literaturo dramo Kartoteka (Kartoteko) verkita en 1968. La postmoderna formo tute sendependa de Samuel Beckett kaj Eugene Ionesco estas la plej granda fenomeno de la drama arto en Pollando kune kun Ślub de Witold Gombrowicz. Tiu verko prezentas la flukson de la konscienco en la dramo. La tute interakcia, absurda kaj surrealisma strukturo estas poezia-drama psikanalizo de la Persono kies konscienco, sameco kaj menso estas detruita post la 2-a mondmilito.

Różewicz estas ofte opiniata kiel unu el la plej grandaj polaj poetoj de la 20-a jarcento. Ĉefe per sia Kartoteka li estas komencanto de la plej nova pola poezio de Pokolenie BruLionu (Marcin Świetlicki, Manuela Gretkowska, Olga Tokarczuk). Sendube li influis poezion de Adam Zagajewski, Stanisław Barańczak, Tomasz Różycki kaj aliaj.

Li ricevis Nike-premion kaj li estas kandidato al Nobel-premio pri literaturo. En 2008 jaro li ricevis en Strasburgo la Eŭropan Literaturan Premion kiel la sola laŭreato.

Verkaro redakti

Rakontoj redakti

  • Opadły liście z drzew (1955)
  • Przerwany egzamin (1960)
  • Wycieczka do muzeum (1966)
  • Śmierć w starych dekoracjach (1970)
  • Próba rekonstrukcji (1979)

Poemoj redakti

  • Echa leśne (1944)
  • W łyżce wody (1946)
  • Niepokój (1947)
  • Czerwona rękawiczka (1948)
  • Pięć poematów (1950)
  • Przepaść
  • Ocalony
  • List do ludożerców
  • Czas, który idzie (1951)
  • Wiersze i obrazy (1952)
  • Równina (1954)
  • Et in Arkadia ego (1961, poemato)
  • Poemat otwarty (1956)
  • Formy (1958)
  • Rozmowa z księciem (1960)
  • Nic w płaszczu Prospera (1962)
  • Twarz (1964)
  • Spadanie, Non-stop-show (1968, poemato)
  • "Twarz trzecia" (1968)
  • Wiersze (1974)
  • Duszyczka (1977)
  • Poezje (1987)
  • Płaskorzeźba (1991)
  • "Zawsze fragment" (1996)
  • Zawsze fragment. Recycling (1998)
  • Matka odchodzi (1999)
  • Nożyk profesora (2001)
  • Szara strefa (2002)
  • Wyjście (2004)
  • Uśmiechy (2005)

Dramoj redakti

  • Kartoteka (1960)
  • Grupa Laokoona (wyst. 1962)
  • Świadkowie albo Nasza mała stabilizacja (wyst. 1964)
  • Wyszedł z domu (1965)
  • Stara kobieta wysiaduje (1969)
  • Na czworakach (1972)
  • Białe małżeństwo (wyst. 1975)
  • Śmierć w starych dekoracjach (wyst. )
  • Do piachu (wyst. 1979)
  • Pułapka (1982)
  • Kartoteka rozrzucona (1997)
  • Palacz (1997)

Distingoj redakti

Multaj ŝtataj distingoj, i.a.:

  • La Medalo pro la Merito por Kulturo "Gloria Artis" (vidu la apudan foton)
  • La Ordeno "Ecce Homo"

Tadeusz Różewicz kaj Esperanto redakti

Dum la Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznano (2010) Adamo Chrupczak prezentis la monologon Nigraj makuloj surbaze de la verko de Tadeusz Różewicz (reĝisoris Lucyna Sowińska).