Tadeusz Rydzyk

Tadeusz RYDZYK (naskiĝis la 3-an de majo 1945 en Olkusz) estas pola romkatolika kleriko, redemptoristo, doktoro pri teologio, kunkreinto kaj prezidanto de la Fondaĵo Lux Veritatis, akademia lekciisto.

Tadeusz Rydzyk
Przekazanie relikwii Bł. Salomei do Sanktuarium MB Gwiazdy Nowej Ewangelizacji i JPII w Toruniu przez Siostry Klaryski z Krakowa - 29.07.2018.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1945 (1945-05-03) (77-jara)
en Olkusz
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Alma mater Wydział Teologiczny UKSW [#]
Profesio
Okupo entreprenisto • pedagogo • katolika sacerdoto • teologo • universitata instruisto [#]
Laborkampo pastoral care • katolika teologio • radio broadcasting [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Fondinto kaj direktoro de la radiostacio Radio Maryja, Televido Trwam, fondinto kaj estinta rektoro de Supera Lernejo pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń, kaj ties prezidanto de Scienca Konsilio.

PublikaĵojRedakti

Aŭtoro

Redaktoro

  • 1989: Echo Medjugorje (Eĥo de Medjugorje) - pri Maria Apero el Hercegovino
  • 2003: Oblicza iluzji: teoria, krytyka, interpretacje: materiały z sympozjum w Wyższej Szkole Kultury Społecznej i Medialnej w Toruniu, 24 stycznia 2003 (Vizaĝoj de iluzio. Teorio, kritiko, interpretoj. Materialoj el simpozio en Supera Lernejo de Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń, 24-a de januaro 2003) ​ISBN 83-89124-03-3
  • 2010: O ład w kulturze, w mediach, w polityce (Pri la ordo en kulturo, amaskomunikiloj kaj politiko), ​ISBN 978-83-89124-37-1

Papa benoRedakti

En letero el la 3-a de decembro 2011, lige al celebrado de la 20-a datreveno de la ekzisto de Radio Maryja, papo Benedikto la 16-a esprimis rekonon por evangelia agado de la patro Tadeusz Rydzyk kaj donis al li sian benon.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Tak-tak, nie-nie. Z założycielem Radia Maryja rozmawia dr Stanisław Krajski (Jes, jes. Ne, ne. Kun la fondinto de Radio Maryja interparolas d-ro Stanisław Krajski), Wydawnictwo Sióstr Loretanek, Varsovio 2002, p. 288. ​ISBN 83-7257-097-3​ (teksto de neaŭtozizitaj intervjuoj)
  • Konrad Piskała, Tomasz Potkaj: W imię ojca. Fenomen Tadeusza Rydzyka (Je la nomo de la patro. Fenomeno de Tadeusz Rydzyk). Wyd. Axel Springer Polska, Varsovio 2007, p. 152. Serio: Sub lupeo de Newsweek Polska, ​ISBN 978-83-7558-178-2​ (aldonaĵo al semajnrevuo "Newsweek Polska" n-ro 50, 16-a de decembro 2007)