La Taedong (koree: 대동강; Taedong-gang), estas rivero en Nord-Koreio. Ĝi fontas en la Rangrim Montaro, Jagang-do, fluas sud-okcidenten tra la ĉefurbo Pjongjango kaj enfluas apud Namp'o la Flavan Maron. Ĝi estas 439 kilometrojn longa kaj ŝipirebla ĝis Songnim por ŝipoj ĝis 4000 tunoj, ĝis 65 kilometroj antaŭ la fonto por ŝipoj ĝis 2000 tunoj. Pli supre oni precipe uzas ĝin por akvumado kaj energi-produktado.

Taedong
rivero
Bazaj informoj
Longeco 439 km
Fluo
Geografio
Landoj Nord-Koreio
Regionoj [[]]
vdr
Kuro de la Taedong-rivero
Taedong Rivero en Pjongjango

Taedong estas la kvina plej longa rivero de Koreio. Ĝia akvokolekta areo larĝas 20,000 km².