Teguo

urbo en Sud-Koreio
(Alidirektita el Taeguo)

Teguo[1] (koree 대구, 大邱, Daegu) estas milionurbo, universitata urbo, la tria plej granda urbo en Sud-Koreio, havanta proksime 2.752.670 loĝantojn laŭ la 2006-a popolnombrado.

Teguo
Daegu montage.png

Flago

Flago
Administrado
Retpaĝaro english.daegu.go.kr [+]
Demografio
Loĝantaro 2 461 002  (2016) [+]
Loĝdenso 2 785 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 52′ N, 128° 36′ O (mapo)35.866666666667128.6Koordinatoj: 35° 52′ N, 128° 36′ O (mapo) [+]
Areo 883,56 km² (88 356 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Situo de Teguo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Daegu [+]
Information icon.svg
vdr
Urbodomo de Taeguo
Universitato en Taeguo
Fora panoramo de Taeguo

GeografioRedakti

 
Larĝa panoramo al Teguo

Teguo situas en montaro, en baseno, meze de la lando. La maro troviĝas 80 km-ojn. La urbo situas ĉe la koordinatoj 35° 51′ 49″ N 128° 34′ 51″ O  /  35.863611°N, 128.580833°O / 35.863611; 128.580833 (Teguo) (mapo).

HistorioRedakti

Oni trovis restaĵojn devenantajn antaŭ Kristo 1500 jarojn. Oni trovis ankaŭ dolmenojn. La unua mencio okazis en 261. La loko dum la historio apartenis al diversaj regnoj. En 890 reĝlando formiĝis kaj oni parolas pri batalo en 927. En 1254 pro invado de mongoloj detruiĝis diversaj temploj. En 1601 Teguo iĝis administra regiona ĉefurbo. En la 1890-aj jaroj multe da japanaj negocistoj alvenis, dume la fervojo ekfunkciis. En 1945 la japana dominado ĉesis, post unu jaro ribelo okazis en la urbo.

En februaro 2020 la urbo iĝis unu el centroj de la epidemio de COVID-19. La 24-an de februaro el 763 konfirmitaj infektiĝoj pli ol 300 estis ligitaj al Shincheonji Eklezio de Jesuo en Teguo.

EkonomioRedakti

En Teguo la plej gravaj industriaj branĉoj estas la teksaĵoj kaj maŝino-produktoj. La kvalito de la pomoj kultivitaj ĉirkaŭ la grandurbo estas famaj en la tuta Koreio.

KlimatoRedakti

Teguo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po pli ol 1000mm. En julio kaj aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C-ojn. Vintre tio estas iomete sub frostopunkto.

VidindaĵojRedakti

TrafikoRedakti

Teguo havas internacian flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj estas al 3 direktoj. En la urbo metrooj kaj aŭtobusoj trafikas.

ĜemelurbojRedakti

EsperantistojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti