Taelo

ĉina mezurunuo de maso; normigita en Ĉinio kiel 50 gramoj

La taelo[1] (tradicie ĉine , simpligite ĉine , pinjine: liǎng, japane  (りょう), ryō, sudkoreie koree , nyang, nordkoreie koree , ryang) estas tradicia orientazia mezurunuo de maso aŭ valuto.

DifinoRedakti

En la diversaj landoj, la taelo estis mezurunuo de maso kaj ankaŭ valuto (ekz. taelo da oro, da arĝento ktp). La preciza valoro variis laŭ landoj kaj regionoj.

En Ĉinio kaj TajvanoRedakti

En Ĉinio, la valoro de la taelo variis laŭ regionoj: en Kantono, la taelo estis 37,5 gramoj; en Ŝanhajo, la taelo estis 33,9 gramoj. La dogana taelo (ĉine 海關兩, pinjine: hǎiguān liǎng) estis 37,8 gramoj; la bazara taelo (ĉine 市兩, pinjine: shìliǎng) estis 31,25 g.

En 1959, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko norme redifinis la taelon kiel 50 gramojn ekzakte.

En Honkongo, la taelo (uzata ĝis nun) estas 37,799 364 167 gramoj. En Tajvano, la taelo estas 37,5 gramoj, laŭ la japana difino ekde la kolonia epoko.

En JapanioRedakti

En Japanio, la registaro difinis la taelon kiel 37,5 gramojn en 1891.

En KoreioRedakti

En Koreio, pri metaloj, unu taelo estas 37,5 gramoj; pri tradiciaj medikamentoj, unu taelo estas 15 gramoj.

EtimologioRedakti

La Esperanta termino taelo devenas de la portugala tael (kaja samformaj vortoj de la aliaj Eŭropaj lingvoj), deveninta de la malaja tahil, uzita kiel traduko de la orientazia mezurunuo dum komerco.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti