Taenga, aŭ Taunga-hara, estas unu de la Tuamutoaj atoloj en Franca Polinezio. Ĝi situas 32 km nordoriente de Makemo kaj 27 km nordokcidente de Nihiru.

Taenga
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 21′ S, 143° 7′ U (mapo)-16.35-143.11666666667Koordinatoj: 16° 21′ S, 143° 7′ U (mapo) f1
Situo de Taenga
Situo de Taenga

Map

Longo 27 kmf2
Larĝo 11 kmf3
Areo 20 km² f4
Loĝantaro 113 (2012)
5,7 loĝ./km²
Ĉefa loko Ohomo
bildo de insulo
vdr

Taenga havas preskaŭ triangulan formon. Ĝi mezuras 27 km en longo kun maksimuma larĝo de 11 km.

La laguno de Taenga havas areon de 120 km2. Ĝi estas tre malfacile enirebla pro la fluoj kaj la tre mallarĝa enirejo.

La atolo havis 113 loĝantojn en 2012, de kiuj la plej multaj estas Mormonoj kaj vivas tie ekde 1845.

Historio redakti

Taenga unue estis malkovrita de John Buyers je la 10-a de marto 1803 kiu nomis ĝin "Holts Island" je la sama tago kiam li malkovris Makemon. Pliposte remalkovrita de la rusa esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820. Sur kelkaj mapoj ĝi ankoraŭ nomiĝas "Yermolov".

Administracio redakti

Taenga apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Eksteraj ligiloj redakti

Nomoj de la Paumotuoj Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine