Taglibro de Anne Frank

taglibro de nederlanda juda knabino verkita dum nazia okupacio (1929–1945)

Taglibro de Anne Frank estas libro efektive bazita sur la taglibro de Anne Frank (1929-1945). En 1947 ĝi unue aperis nederlandlingve kiel Het Achterhuis (La Postdomo) nomita laŭ la kromnomo de kaŝejo je la Prinsengracht en Amsterdamo. Tiu titolo iĝis la subtitolo ĉe la du esperantaj versioj. Unue G.J. Degenkamp esperantigis la verkon, eldonitan 219-paĝe de "Heroldo de Esperanto" en Scheveningen en la jaro 1959. Libroteko el Tokio reeldonis la taglibron en 1997, tiufoje esperantigita fare de Nora Bartels. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Het Achterhuis
postmorta verko • literatura verko • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Anne Frank
Lingvoj
Lingvo nederlanda lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de junio 1947
Loko Reĝlando de Nederlando
Ĝenro taglibroaŭtobiografio • taglibra literaturo
Loko de rakonto Hejmo de Anne Frank
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Taglibro de Anne Frank
Taglibro de Anne Frank
Taglibro de Anne Frank
Aŭtoro Anne Frank
Eldonjaro 1959
Urbo Scheveningen
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 219
vdr

Enhavo kaj okazaĵoj redakti

La verko estas la vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam la familio Frank, kune kun la familio Van Daan (vera nomo Van Pels) kaj la juna dentisto s-ro Dussel (vera nomo Fritz Pfeffer) estis arestitaj fare de la "Grüne Polizei" (verda polico) kaj deportitaj al la koncentrejo Westerbork inter la personaj posedaĵoj de la familioj Miep Gies kaj Bep Voskuijl trovis taglibron. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj s-ro Dussel, ne supervivis la koncentrejojn en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo Het Dagboek van Anne Frank (La Taglibro de Anne Frank). La libro estas tradukita en multajn lingvojn kaj teatraĵo estas bazita sur ĝi. En la originala prezentado Martine Crefcoeur ludis la rolon de Anne. En la plej konata prezentado Jip Wijngaarden ludis la rolon de Anne kaj Jeroen Krabbé tiun de la patro. Plue, diversaj filmoj estas bazitaj sur la taglibro, kiel The Diary of Anne Frank (1959), kiu gajnis tri Oskarojn, (i.a. por aktorino Shelley Winters).

Je la 30-a de julio 2009 Unesko anoncis, ke la taglibro de Anne Frank estas aldonita al la Memoro de la Mondo de la Monda heredaĵo de UNESKO por dokumentoj. En la hejmo de Anne Frank oni muntis memormuzeon nome Hejmo de Anne Frank.

Interesaĵo redakti

Lau nepruvita aserto en libro aperinta en 2022 kaj poste retirita, la familia kaŝejo estis denuncita de Arnold van den Bergh, membro de la Juda Konsilantaro en Amsterdamo.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti