Tago de patrinoj

festotago omaĝe al la patrineco
(Alidirektita el Tago de Patrinoj)

La tago de patrinoj estas festotago en la okcidentaj (kristanaj) landoj, festata ĉiujare en multaj landoj (ofte la 2-an dimanĉon de majo), omaĝe al la patrineco.

Tago de patrinoj
Kuko por Tago de patrinoj
Kuko por Tago de patrinoj
festa aŭ feria tago • flag day in Finland
Festata en multaj landoj
Speco Internacia
Komenco 2-a dimanĉo de majo
Koneksas  kun Tago de patroj
vdr

Historio redakti

En Britio de la 13-a jarcento estis dimanĉo nomata "mothering sunday" (patrinumanta dimanĉo), dum kiu oni en kirko preĝis kaj dankis por la patrineco de la Sankta Virgulino. En la jaro 1644 estis tiu tago unuafoje dokumentita.

Krom tio venis influoj ankaŭ el aliaj praeŭropaj kutimoj de iu printempa parenca festo kun centra atento al patrina figuro.

En Usono la ideo naskiĝis kiel protesto kontraŭ milito. En 1872 Julia Ward Howe reagis al la hororo de la Usona Enlanda Milito per sia proklamo por tago de patrinoj (skribita en 1870) kaj propono ke estu tago de patrinoj, kiu eksplicite oponis militon. La propono ne akceptiĝis, sed inspiris Anna Jarvis, kiu varbis por la ideo. Post la morto de Jarvis, ŝia samnoma filino Anna Jarvis sukcesis finfine aranĝi la unuan usonan feston de la tago de patrinoj je la 10-a de majo 1907 (la dua datreveno de la morto de ŝia patrino). La evento estis en preĝejo (kie instruis ŝia patrino) en Grafton, Okcidenta Virginio. La iniciato kreskis rapide. Jam en 1909 oni festis la tagon de patrinoj en 45 ŝtatoj de Usono. En 1914 la usona kongreso akceptis, kaj prezidento Woodrow Wilson subskribis, proklamacion pri tago de patrinoj. Poste okazis ke la festo ekenkomerciĝis, tiel ke denaturigis ĝian sentimentalan originon. Tio motivis ke Anna prezentis postulon, en 1923, elimini la daton de la kalendaro de oficialaj festoj. Ŝia vasta reklamado kaŭzis, ke ŝi estis arestita pro tumultoj dum kunveno de patrinoj de soldatoj en batalo, kiu vendis blankajn diantojn, la simbolo kiun Jarvis impulsis por identigi la daton. Anna insiste batalis kontraŭ la ideo kiun ŝi mem impulsis, kaj perdis la tutan apogon de tiuj kiuj dekomence apogis ŝin.[1]

Post kiam en Britio reviviĝis la mothering day, disvastiĝis la festotago en 1917 en Svisio, en 1918 en Norvegio, en 1919 en Svedio, en 1922 en Germanio kaj en 1924 en Aŭstrio.

Menciinda estas la Internacia tago de virinoj, festata la 8-an de marto (fondita en 1910), kiu havas proletan, emancipan tradicion.

Ekz. en Germana Demokratia Respubliko oni ĝis la germania reunuiĝo en 1989 festis dum la tago de la patrinoj la internacian tagon de virinoj.

Nuntempe la tago de patrinoj (same kiel la Sankt-Valentena tago) estas profita tago por tiuj, kiuj vendas dolĉaĵojn kaj florojn.

Datoj dise en la mondo redakti

Dato Lando(j)
2-a dimanĉo de februaro   Norvegio
30-a tago de la monato Ŝevat (plej ofte en februaro)   Israelo
3-a de marto   Kartvelio
8-a de marto   Albanio,   Belorusio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Bulgario,   Nord-Makedonio,   Rumanio,   Serbio kaj Montenegro,   Slovenio
4-a dimanĉo de karesmo   Britio,   Irlando
21-a de marto   Egiptio,   Jemeno,   Jordanio,   Kuvajto,   Libano,   Palestino,   Sirio
7-a de aprilo   Armenio
1-a dimanĉo de majo   Hispanio,   Hungario,   Litovio,   Portugalio,   Sud-Afriko
8-a de majo   Sud-Koreio
10-a de majo Plimulto de Sud-Ameriko (escepte de   Kolombio),   Barato,   Barejno,   Kataro,   Malajzio,   Meksiko,   Omano,   Pakistano,   Sauda Arabio,   Singapuro,   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
2-a dimanĉo de majo En pli ol 60 landoj:   Sud-Afriko ktp.
Lasta dimanĉo de majo   Alĝerio,   Bolivio,   Dominika Respubliko,   Francio,   Haitio,   Maroko,   Svedio,   Tunizio
Lasta dimanĉo de majo, krom se tiu koincidas kun la tago de la Pentekosto. En ĉi tiu okazo, ĝi festatas la unuan dimanĉon de junio.   Francio,   Madagaskaro,   Maŭricio
26-a de majo   Pollando
12-a de aŭgusto   Tajlando (Naskiĝtago de Reĝino Sirikit)
15-a de aŭgusto (ĉieliro de Maria) Antverpeno (  Belgio),   Kostariko
2-a dimanĉo de oktobro   Argentino
lasta dimanĉo de novembro   Rusio
8-a de decembro   Panamo
22-a de decembro   Indonezio

Rigardu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Anatolini, Katherine Lane (2009). Memorializing Motherhood: Anna Jarvis and the Struggle for Control of Mother's Day. West Virginia University: PhD diss. p. 81-116.