Tago de Sankta Georgo

kristana festotago

Tago de Sankta Georgo estas festotago en multaj landoj, inter ili Anglio, Kartvelio, Bulgario, Portugalio, Aragono, Katalunio kaj en Gora (plimulte islama regiono de Kosovo). Plej ofte la festo okazas la 23-an de aprilo, tradicie konata kiel la mortotago de Sankta Georgo, en la jaro 303.

Katalunio redakti

 
Vendado de floroj ĉe La Rambla

Katalune ĝi nomiĝas Diada de Sant Jordi. La tago estas dediĉita al enamiĝintoj kaj tradicie oni donacas al la partnero rozon kaj libron. Tiu ĉi tago estas ankaŭ depostula por la katalunaj lingvo kaj kulturo.

 
Vendado de Esperanto-libroj ĉe La Rambla en Barcelono.

En ĉiuj urboj de la lando troviĝas budoj disvendantaj rozojn kaj librojn, tamen, en la ĉefa aleo de la malnova barcelona urbocentro nomita 'La Rambla' la evento montriĝas plej grande etosa; centoj da budoj staras laŭlonge de la strato. Kutime verkistoj mem deĵoras en kelkaj budoj kaj subskribas la librojn de ili verkitajn. La disvendado de rozoj fariĝas ege profita afero. Krom eldonejoj kaj librovendejoj, starigas plurajn budojn laŭlonge de la promenejo, politikaj partioj; humanitaraj organizoj; sindikatoj; kolektivoj; societoj kaj asocioj. Radioj kaj televidoj elsendas rekte el tiu strato kaj pluraj ĵurnalistoj trairas la aleon. Festa etoso kovras la urbon kaj la landon. Lernejoj okazigas kultur-tagojn, bibliotekoj okazigas kulturajn aranĝojn kaj koncertoj muzikigas la viglan etoson de la kultura tago.

Vidu ankaŭ redakti

Monda Tago de la Libro