Tago de infana malarmado

Oni festas en Brazilo la 18-an de oktobro la Tago de Infana Malarmado. La celo estas stimuli kampanjojn por eviti, ke oni proponu al infanoj ludilojn, kiuj estas miniaturo de armiloj. La ideo aperis en la urbo San-Paŭlo en 1955 kaj estis akceptita en multaj aliaj sudamerikaj landoj.