Tago de la mortintoj

La Tago de la mortintoj - hispane Día de Muertos - estas unu el la plej gravaj meksikaj festotagoj. Dum ĝi, oni tradicie festas la forpasintojn. La prepara tempo por la festoj komenciĝas meze de oktobro, kaj la festo mem okazas en la tagoj inter la 31-a de oktobro ĝis la katolika festotago de "Ĉiuj Animoj", okazanta la 2-an de novembro. La celebraĵoj okazas en malsamaj manieroj depende de la regiono.

figuroj el sukero en formo de kranioj kaj miniaturaj tomboj

La Tago de la Mortintoj estis registrita en 2003 en la listo de UNESKO pri Ĉefverkoj de la Parola kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro. La festo en sia tradicia formo estas konsiderata minacata, ĉar ili pli kaj pli aliformiĝas laŭ influo de Haloveno, pli komerce-orientita festo el Nord-Ameriko.

La morto kiel parto de vivo en la meksika kulturoRedakti

Kiel la meksikanoj traktas la temon de morto, povas ŝajni stranga al anoj de aliaj kulturoj, ekzemple de okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko, ĉar la temo de morto ne estas tabuo en la meksika kulturo, daŭre influata de indianaj tradicioj de antaŭ la hispana konkero. Morto estas konsiderata kiel io, pri kiu ne necesas timi, io kion ĉiam eblas renkonti per ironio. La temo de morto estas parto de la ĉiutaga vivo - vojoj kaj naturaj objektoj kiel ekzemple manĝaĵoj aŭ kulturaj tradicioj kiel kantoj aŭ teatraĵoj aludas la temon. La senstreĉa kaj humura traktado de la temo de morto aparte videblas en la tempo ĉirkaŭ la Tagoj de la Mortintoj, kiam en stratoj kaj butikoj aperas artaĵoj en formo de homaj kranioj kaj skeletoj el gluita paperaĵo, gipsosukero.

 
du variaĵoj de la figuro de la fama skeleta damo "La Catrina"

Laŭ malnovmeksika fido, la mortintoj venas unufoje jare je la fino de la rikolta sezono vizite el la postmorta mondo, kaj festas kun la vivantoj feliĉan kunvenon kun muziko, dancado kaj bona manĝaĵo. En antaŭhispanaj tempoj, la aztekoj eĉ donis al siaj malamikoj lokon kie la spiritoj povus reveni. Sur apartaj bretaroj, la kranioj estis vicigitaj kiel ujo por la spiritoj. La hispanaj kristanaj misiistoj, kiuj provis malsukcese abolicii la feston, la antaŭkristanaj ritoj fine estis kunfanditaj kun la kristanaj festoj Ĉiuj Animoj kaj Ĉiuj Sanktuloj. Paralelaĵoj inter la kristana koncepto de morto kaj la indiĝena fido ebligis tiun kunigon. Samkiel la kristanoj, ankaŭ la aztekoj vidis morton ne kiel celon, sed kiel komenco de nova vivo, transiro al alia formo de ekzisto. En mikso kun la kristana fido ekestis unika kultura festivalo, kiu parte ebligas pluvivteni la kutimojn de la antaŭhispana, antaŭkristana Meksiko.

Vizito el la transmorta mondo - La tombejoj vivasRedakti

La Tago de la Mortintoj ne estas funebra okazaĵo, sed festivalo en honoro de la mortintoj. Laŭ popola kredo, la animoj de la mortintoj revenas tiun tagon por viziti la familiojn. Dum la festaj tagoj koncentriĝas en la memoro pri la mortintoj. La stratoj estas ornamita per floroj, per simboloj de morto, skeletoj kaj kranioj videblas en la montrofenestroj, kaj ĉie oni povas vidi fotojn kaj skulptaĵojn de la figuro de la fama skeleta damo "La Catrina". Okaze de la festo, bakejoj produktas "Calaveras de Dulce", dolĉaĵoj en formo de kranio faritaj el sukero aŭ ĉokolado, kiu frunte portas la nomojn de la mortintoj. La pano de mortintoj estas alia populara dolĉaĵo dum tiuj tagoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tag der Toten en la germana Vikipedio.