Tago de publika havaĵo

La Tago de publika havaĵo estas la tago en kiu kopirajtprotekto eksvalidiĝas de verkoj fare de verkintoj kiuj pasis 70 jarojn de la dato de sia morto kaj de registradoj kiuj pasis 50 jarojn post sia kreado. Ĉi tiuj verkoj aliĝas al la libera spaco por libera uzado konata kiel la "publika domajno". Ĉi tiu dato estas la 1-a de januaro kaj tial ĝi estas la dato en kiu ĝi estas markita kaj festata tra la mondo.

Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU kaj multaj aliaj landoj), ĉe kolektivaj verkoj la protekttempo kulkuliĝas ekde morto de lasta vivanta aŭtoro kaj ĉe anonimaj verkoj, t.e. kie la aŭtoro ne estas konata, la verkoj liberiĝas 70 jaroj ekde ĝia unua publikigo.

Publikhavaĵaj verkoj estas grava parto de la kulturo. Oni povas labori kun ili ajnmaniere ĝis kiam oni ne malvalorigas ilin. Oni konsideras la finon de kopirajta protekto kiel avantaĝon, ĉar ĝi donas al ĉiu eblecon la verkon laŭtlegi, eldoni, traduki, kundividi, surscenigi aŭ filmigi kaj tiel konatigi la verkon al nova publiko aŭ ĝenerale antaŭenigi la homan kulturon kiel tuton.

Ĉi tiu tago havas grandan efikon al la disvolviĝo de projektoj, kiuj fokusiĝas al verkoj kiu estas liberaj de kopirajtprotekto, kiel Vikifontaro.

2022 redakti

Jen ekzempla listo de aŭtoroj, kies verkoj estas liberaj ekde la 1-an de januaro 2022:

  • Camille Aymonier (1866 – 1951) – franca esperantisto kaj instruisto, akademiano
  • Everardo Backheuser (23-a de majo 1879 – 15-a de oktobro 1951) – brazila esperantisto, inĝeniero kaj verkisto
  • Jacques de Baroncelli (25-a de junio 1881 – 12-a de januaro 1951) – franca filmreĝisoro
  • Dorothea Bate (8-a de novembro 1878 – 13-a de januaro 1951) – brita paleontologo kaj biologiisto
  • Konstantin Biebl (26-a de februaro 1898 – 12-a de novembro 1951) – ĉeĥa poeto
  • Jaromír Borecký (6-a de aŭgusto 1869 – 8-a de majo 1951) – ĉeĥa poeto kaj tradukisto, eksa estro de Nacia Biblioteko en Prago
  • Tadeusz Borowski (12-a de novembro 1922 – 3-a de julio 1951) – pola verkisto kaj ĵurnalisto
  • Enrico Cardile (19-a de marto 1883 – 13-a de marto 1951) – itala verkisto kaj ĵurnalisto
  • Alfred A. Cohn (26-a de marto 1880 – 3-a de februaro 1951) – usona scenaristo kaj ĵurnalisto
  • Enrique Santos Discépolo (27-a de marto 1901 – 23-a de decembro 1951) – argentina poeto kaj komponisto
  • Tereza Dubrovská (13-a de februaro 1873 – 8-a de novembro 1951) – ĉeĥia poeto kaj tradukisto
  • Bohuslav Dvořák (30-a de decembro 1867 – 16-a de februaro 1951) – ĉeĥa pentristo
  • Lincoln Ellsworth (12-a de majo 1880 – 26-a de majo 1951) – usona polusa esploristo
  • Josef Bohuslav Foerster (30-a de decembro 1859 – 29-a de majo 1951) – ĉeĥa komponisto kaj verkisto
  • Paul Gebauer (21-a de aprilo 1888 – 18-a de septembro 1951) – silezia pentristo kaj agrikulturisto
  • André Gide (22-a de novembro 1869 – 19-a de februaro 1951) – franca verkisto kaj tradukisto
  • Sadegh Hedayat (17-a de februaro 1903 – 9-a de aprilo 1951) – irana verkisto kaj tradukisto
  • Jan Holub (5-a de januaro 1878 – 17-a de januaro 1951) – ĉeĥa pionira esperantisto
  • Václav Chaloupecký (12-a de majo 1882 – 22-a de novembro 1951) – ĉeĥa historiisto kaj poeto
  • Františka Kyselková (27-a de marto 1865 – 23-a de julio 1951) – moravia etnografiisto kaj kolektisto de popolaj kantoj
  • Louis Lavelle (15-a de julio 1883 – 1-a de septembro 1951) – franca filozofiisto kaj verkisto
  • Sinclair Lewis (7-a de februaro 1885 – 10-a de januaro 1951) – usona verkisto
  • Edvards Liedskalniņš (12-a de januaro 1887 – 7-a de decembro 1951) – usona skulptisto
  • Josef Mach (5-a de februaro 1883 – 8-a de novembro 1951) – ĉeĥa verkisto kaj satiristo
  • Nikolaj Karloviĉ Metner (5-a de januaro 1880 – 13-a de novembro 1951) – rusa klaviristo kaj komponisto
  • František Michálek (10-a de marto 1895 – 18-a de novembro 1951) – ĉeĥia orgenisto kaj komponisto
  • Viktor Pinkava (21-a de 1868 – 1-a de oktobro 1951) – moravia historiisto
  • Jindřich Plachta (1-a de julio 1899 – 6-a de novembro 1951) – ĉeĥa verkisto
  • Arnold Schoenberg (13-a de septembro 1874 – 13-a de julio 1951) – aŭstra komponisto
  • Robert William Seton-Watson (20-a de aŭgusto 1879 – 25-a de julio 1951) – brita historiisto
  • Ludwig Wittgenstein (26-a de aprilo 1889 – 29-a de aprilo 1951) – aŭstra-brita filozofiisto
  • Jimmy Yancey (20-a de februaro 1894/1895 – 17-a de septembro 1951) – usona muzikisto
  • Wigbertus van Zon (22-a de marto 1869 – 29-a de julio 1951) – nederlanda esperantisto

2021 redakti

Jen ekzempla listo de aŭtoroj, kies verkoj estas liberaj ekde la 1-an de januaro 2021:

  • Edgar Rice Burroughs (1-a de septembro 1875 – 19-a de marto 1950) – verkisto
  • Jaume Grau Casas (2-a de decembro 1896 – 8-a de novembro 1950) – esperantlingva poeto
  • Dominik Fey (6-a de julio 1863 – 21-a de septembro 1950) – arĥitekto
  • Milada Horáková (25-a de decembro 1901 – 27-a de junio 1950) – juristo kaj politikisto
  • Johannes Vilhelm Jensen (20-a de januaro 1873 – 25-a de novembro 1950) – verkisto kaj nobelisto
  • Josef Krumpholc (19-a de oktobro 1870 – 3-a de marto 1950) – pedagogo kaj esperantisto
  • Jaroslav Kvapil (25-a de septembro 1868 – 10-a de januaro 1950) – teatra reĝisoro kaj tradukisto
  • Tereza Mellanová (22-a de novembro 1863 – 5-a de marto 1950) – pedagogo kaj verkisto
  • Stanislav Nikolau (5-a de junio 1878 – 4-a de junio 1950) – ĵurnalisto
  • George Orwell, propranome Eric Arthur Blair (25-a de junio 1903 – 21-a de januaro 1950) – verkisto
  • Cezaro Rossetti (20-a de decembro 1901 – 8-a de majo 1950) – esperantlingva romanisto
  • George Bernard Shaw (26-a de julio 1856 – 2-a de novembro 1950) – dramisto kaj nobelisto
  • Josef Alois Schumpeter (8-a de februaro 1883 – 8-a de januaro 1950) – ekonomiisto

Por plia legado redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti