Malfermi la ĉefan menuon

Tago de transgenra memorado

internacia memora tago pri transgenruloj mortigitaj pro transfobio

La tago de transgenra memorado (TdTM), kiu okazas ĉiujare la 20-an de novembro, estas tago por memori tiujn, kiujn oni murdis pro transfobio kaj por atentigi la cisgenran socion pri la daŭra perforto, kiun la transgenra komunumo suferas.

La tago de transgenra memorado estis fondita en 1999 de Gwendolyn Ann Smith, transgenra virino, kiu estas grafika dezajnisto, ĵurnalisto kaj aktivisto, por memorigi la murdon de Rita Hester en Allston, Masaĉuseco. Ekde sia komenco, TdTM okazis ĉiujare la 20-an de novembro, kaj iom post iom evoluis el la TTT-bazita projekto komencita de Smith al internacia tago de agado. En 2010, oni observis TdTM-on en pli ol 185 urboj tra pli ol 20 landoj.

Kutime, TdTM memoraĵo inkluzivas legon de la nomoj de tiuj, kiuj perdis siajn vivojn dum la antaŭa jaro, kaj povas inkluzivi aliajn agojn, kiaj kandel-lumaj vigiloj, artaj ekspozicioj, manĝodonacaj klopodoj, antaŭspektado de filmoj, kaj marŝoj. La Geja kaj Lesba Alianco Kontraŭ Kalumnio (GLAAD, Gay and Lesbian Alliance Against Defamation) multe verkis pri TdTM dum la jaroj. GLAAD intervjuis plurajn transgenrajn porparolantojn (inkluzive aktorino Candis Cayne), profilis eventon en la GLAT-a Komunumejo de Novjorko, kaj diskutis gazetaran raportadon pri TdTM.

PluranecoRedakti

Profesoroj kaj aktivuloj dediĉitaj al la progreso de pluranecaj kadroj pri transgenra politiko opinias elstare grava la komprenon, ke transfobia perforto estas imanente konektita al raso, sekso, kaj klaso. Tio estas spegulata en la historio de koloniisma subpremo de la triaj seksoj de koloniitaj kulturoj kaj en la malproporciaj instancoj de perforto kontraŭ neblankaj transgenraj virinoj ĝenerale kaj, en Usono, nigraj transgenraj virinoj speciale.

Teoriistoj C. Riley Snorton kaj Jin Haritaworn profunde kritikas tion, ke bildoj kaj rakontoj, kiuj centriĝas ĉirkaŭ la mortoj de neblankaj transgenraj personoj-plej ofte neblankaj transfeminaj korpoj-estas disvastigataj en Usono per sociaj movadoj kaj spacoj, kiujn estras blankaj gejaj kaj transgenraj aktivuloj, ekzemple en TdTM-memoraĵoj. Konsiderante la kazon de la Afrik-usona transgenra virino Tyra Hunter, Snorton kaj Haritaworn observas la danĝerojn kiam oni vidas transgenrajn virinojn kaj neblankajn transfeminajn korpojn kiel notindajn nur post siaj mortoj, ne rimarkante tian perforton kiel rezultojn de kombinaĵo de sistemaj transfobio kaj rasismo. Rezonate kun (sed ne nur kun) transgenraj aktivuloj CeCe McDonald, Reina Gossett, Sylvia River, kaj Dean Spade, la verko de Snorton kaj Haritaworn porparolas la gravecon de pluraneco en eventoj, kia TdTM, kaj en transgenra aktivismo ĝenerale.

La profesoro Sarah Lamble (2008) argumentas, ke la emfazo de TdTM pri kolektiva malĝojo hazardas produkti vidpunkton pri la blanka spektanto kiel senkulpa pri, anstataŭ kunkulpa en, la perforto kontraŭ tiuj neblankaj transgenraj virinoj, por kiuj ili malĝojas. Lamble diras, ke:

 
 Nia tasko do estas antaŭenigi tiujn- ne nur respekte al TdTM sed ankaŭ en la multaj manieroj, kiel ni rakontas pri kaj alfrontas perforton. Neniu el ni estas senkulpa. Ni devas inventi praktikojn de memorado, kiuj situas niajn proprajn starpunktojn inter strukturoj de potenco, kiuj mem permesas perforton. Nia tasko estas moviĝi de kompato al respondeco, de kunkulpeco al reago, de spektado al agado. Ne sufiĉas nur honori la memorojn de la mortintoj- ni devas ŝanĝi la praktikojn de la vivantoj. 

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti