Tago

mezurunuo de tempo; 24 horoj; 86,4 kilosekundoj
(Alidirektita el Tagoj de la tagsepo)

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno. Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).

La sunleviĝo (maldekstre) kaj sunsubiro (dekstre) de unu tago estas kune metitaj en la sama fotokadro.
Laŭ la landoj kaj kulturoj la diversaj kalendaroj prezentas la tagon de la semajno kun fino en dimanĉo kie en tiu ĉi aŭ kun la dimanĉo ĉe la komenco.
Mapo de taglumo sur la tero.

La hodiaŭa tago estas la 15-a de aprilo 2024. Indikon de konkreta tago oni nomas dato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.

Oni nomas tago (de la germana Tag) la tempodaŭron kiun uzas la Tero ekde la Suno estas en la plej alta punkto super la horizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri la tempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de la Astronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas pri suntempo aŭ de sidera tempo — la unua uzas kiel referenco la Sunon dum la dua uzas kiel referenco la stelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas, ke temas pri averaĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60 minutoj, de po 60 sekundoj, kaj daŭras tiele 86 400 sekundojn.

Suntago redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Suntempo.
 
Sur planedo kiel la Tero, la "astronomia[1]" tago estas pli mallonga ol suntago. Al unua momento, Suno kaj malproksima stelo situas fronte el lokaĵo sur la Tero (ruĝa punkto). Al dua momento, la planedo turniĝis unufoje ĉirkaŭ si mem kaj la malproksima stelo situas denove fronte la lokaĵo (1 → 2 = Astronomia tago). Sed iom da tempo restas antaŭ ol la suno estu denove fronte (1 → 3= Suntago).

La suntempovera tempo estas tempkalkulado bazita laŭ la suna pozicio en ĉielo. La ŝajna suntempo baziĝas sur la ŝajna suntago. La ŝajna suntago varias tra la jaro, kaj la efektoj de la variaĵoj produkas 16-minutajn sezonajn dekliniĝojn el la signifa suntago. Estas du kialoj de la varioj de la ŝajna suntago:

Pro tio, la tagoj estas pli mallongaj en marto kaj septembro ol en junio kaj decembro.

Longeco de ŝajna suntago (1998)[2]
Dato Daŭreco en signifa suntempo
11-a de februaro 24 horoj
26-a de marto 24 horoj − 18.1 sekundoj
14-a de majo 24 horoj
19-a de junio 24 horoj + 13.1 sekundoj
26-a de julio 24 horoj
16-a de septembro 24 horoj − 21.3 sekundoj
3-a de novembro 24 horoj
22-a de decembro 24 horoj + 29.9 sekundoj

Averaĝa suntago redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Averaĝa suntago.

Averaĝa suntago estas la koncepto uzita por ĉiuj ĉiutagaj aferoj. Ĝi difiniĝas kiel la tempodaŭro kiun uzas la Suno por alveni du sinsekvajn fojojn en la meridiano de la observanto, laŭ jara averaĝo. La tagoj havas varian daŭron, laŭ la jarepoko en kiu oni estas. Tiu varieblo estas kaŭzata de la ekstercentreco de la tera orbito kaj de la oblikveco de la ekliptiko. Je praktika konsidero oni uzas la koncepton de averaĝa suntago, kiu havas daŭron de 24 horoj aŭ kio egalas, de 86.400 sekundoj.

Laŭ la sama referenco, nome la Suno, estas la koncepto de tropika jaro aŭ tropikjaro, nome daŭro kiun uzas la Tero por sia jara movo. Dum unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondiron ĉirkaŭ sia akso, kaj tiele unu tropikjaro daŭras 365,242189 averaĝaj suntagoj.

Sidera tago redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sidera tago.

La sidera tago estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de la meza ekvinokso, aŭ egale, estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de stelo en la loka meridiano. Por difinita observanto la sidera tago ekas kiam la Verna punkto trapasas sian meridianon.

En unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondirojn ĉirkaŭ sia akso rilate al la Suno, sed rilate al la steloj ĝi faras unu plian rondiron: nome 366,242189. Oni povas akiri alproksimigon sufiĉe akuratan de la valoro de la sidera tago jene:

  • 1 tropikjaro = 365,242189 tagoj = 8.765,8125 horoj
  • 1 sidera tago = (8.765,8125 h/366,242189) = 23,9345 horojn

La sidera tago rezultas esti iomete malpli ol 24 horoj: nome 23 h 56 min 4 s, proksimume.

En observa astronomio oni uzas la koncepton de sidera tempo. Supozinte ke hodiaŭ oni liniigas stelon kaj oni notu la horon, morgaŭ tiu stelo atingos la saman linigon ĉirkaŭ 3 min 55,9 s antaŭe.

Aliflanke, oni devas distingi inter la periodo de rondiro de la Tero rilate al la steloj kaj la sidera tago propre dirita. Ĉar la meza ekvinokso estas movebla punkto pro la precesio, la sidera tago estas 0,0084 sekundojn pli mallonga ol la rondira periodo rilate al la steloj.

Rezume:

  • Rondira periodo rilate al la steloj: 23 h 56 min 4,0989 s
  • Sidara tago (averaĝa): 23 h 56 min 4,0905 s

Vidu ankaŭ artikolon: Sidera tempo

Diversaj konceptoj redakti

La registritaj signifoj en PIV indikas la same diversajn konceptojn kiujn kutime oni rilatas al la afero, nome la jenaj:[3]

  • Tiu tempopeco, kiu pasas dum unu plena rotacio de Tero ĉirkaŭ sia akso.[3]
  • Tempopeco, dum kiu Suno prilumas difinitan parton de Tero (inkluzive aŭ ne de la krepuskoj).[3]
  • Tiu tempopeco, uzata kiel unuo de tempodivido, por difini daton.[3]
  • Tiu tempopeco kiel la dato de speciala evento.[3]
  • Tiu tempopeco, rigardata rilate al la uzo, kiun ni faras el ĝi.[3]
  • En pluralo, kiel tagoj: Periodo de la homa vivo.[3]

Tiu diverseco okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. Por eviti konfuzojn inter la unuaj signifoj, en Esperanto kaj en kelkaj lingvoj oni uzas la terminon "diurno", kiu pli precize signifas la tempoperiodon de 24 horoj (unua kaj tria signifo sed ne la dua en PIV, kiun oni rezervas por "diurno", egale al tago plus nokto, laŭ tiu dua signifo).

Nomo de tagoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nomoj de la Tagoj.
 
Bildo en kiu aperas la dio Javeo ripozanta sur la tero dum sabato, de Julius Schnorr von Carolsfeld (1794-1872).
 
Itala kameo reprezentanta la tagojn de la semajno, koresponde kun la planedoj kiel olimpaj dioj: Diana kiel la Luno por la lundo, Marso por la mardo, Merkuro por la merkredo, Jupitero por la ĵaŭdo, Venuso por la vendredo, Saturno por la sabato, kaj Apolo kiel Suno por la dimanĉo (Walters Art Museum).

Estas sep tagoj en semajno laŭ la gregoria kalendaro, kun diferencaj, sinsekvaj kaj ciklaj nomoj: iliaj esperantaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo. La tagojn de la semajno oni nomis el epoko de Romio reference al la sep planedoj de la klasika astronomio. Ankaŭ oni nombras ilin, starte ĉu el dimanĉo, ĉu el lundo aŭ el sabato laŭ la koncerna socio kaj tradicio. Ekzemple inter eŭropaj lingvoj nur la portugala lingvo nombras el dua ĝis sesa por lundo ĝis vendredo, kiel heredo de araba kulturo; ankaŭ en araba lingvo oni nomas la tagojn de la semajno.

Greklatina tradicio redakti

La plej antikva referenco al asocio inter la sep tagoj de la semajno kun ĉielaj korpoj estas en la titolo de la verko (perdiĝinta) de Plutarko (46-120 n.e.) titolita Kial la tagoj de la semajno nomumitaj laŭ la planedoj sekvas ordon diferencan disde la realo?[4] Inter la 1-a kaj 3-a jarcentoj la Romia Imperio anstataŭis laŭgrade la romian kalendaron (semajno de la merkato) de ok tagoj per la semajno septaga. La ordo de la tagoj estis Suno, Luno, Ares, Hermes, Zeŭso, Afrodita, kaj Ĥronos, nomitaj laŭ la ĉielaj korpoj kiu prezidis la unuajn horojn de ĉiu tago, laŭ la astrologio de la helenisma epoko. El Grekio la planedaj nomoj de la semajno pasis al romianoj, kaj de la latina al aliaj lingvoj de la sudo kaj okcidento de Eŭropo, kaj siavice al aliaj lingvoj kiuj estis influitaj de tiuj.

La ptolemea sistemo de planedaj sferoj asertas, ke la ordo de la ĉielaj korpoj, el plej malproksima al plej proksima al la Tero estas jena: Saturno, Jupitero, Marso, Suno, Venuso, Merkuro, Luno, aŭ, objektive, la planedoj ordiĝas el plej malrapidaj al plej rapidaj laŭ ili aperas en la nokta ĉielo.[5]

Pli malpli la samon oni disvolvigas en Esperanto per dupaĝa artikolo, sed aldone estas komparoj inter diversaj lingvoj, kaj ĉefe de familioj latinida, ĝermana kaj slava. Krome estas interesa poeziaĵeto de Vilho Setala nome "La semajno":

 
 Lundo, mardo kaj merkredo,
  • poste ĵaŭdo kaj vendredo,
  • sekvas sese la sabato,
  • kaj la sepa, la dimanĉo.
  • En la kapo - sen eraro -
la semajna kalendaro.[6] 

Ekvivalentoj de aliaj tempunuoj en tagoj redakti

 
Astrologia simbolo de semajno.
  • Unu semajno egalas al 7 tagoj
  • Unu monato egalas al 30/31 tagoj (escepte pri februaro, kiu enhavas 28 tagojn kaj 29 la superjarojn)
  • Unu jaro egalas al 365 tagoj (escepte pri superjaro kiu enhavas 366 tagojn)
  • Unu jarcento egalas al 36.525 tagoj (75 jaroj kun 365 tagoj + 25 jaroj kun 366 tagoj)
  • Unu jarmilo egalas al 365.250 tagoj (742 jaroj kun 365 tagoj + 258 jaroj kun 366 tagoj, proksimume)

Tagoj de la monatoj redakti

Pri monatoj la gregoria kalendaro havas 12 monatojn:

 
Parto de la tombejo de la Papo Gregorio la 13-a kun celebroj okaze de enkonduko de gregoria kalendaro
N-ro Nomo Tagoj
1 Januaro 31
2 Februaro 28 aŭ 29
3 Marto 31
4 Aprilo 30
5 Majo 31
6 Junio 30
7 Julio 31
8 Aŭgusto 31
9 Septembro 30
10 Oktobro 31
11 Novembro 30
12 Decembro 31

La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.

Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro ĝi havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600 ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700 ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.

Pro tio, la meza gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundojn tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).

Memorhelpila poemo redakti

Tridek tagoj en septembro,
april', junio, kaj novembro;
Ĉiuj kromaj de la kalendar'
Tridek-unu havas, krom februar',
Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
Sed dudek-naŭ en superjar'.
- Tradicia angla poemo; elangligis Mateo McLauchlin

La tago en la Internacia sistemo de unuoj (IS) redakti

La koncepto de tago ne formas parton de la Internacia sistemo de unuoj, IS,[7] sed oni akceptas ĝian uzadon.[8] La difinon de tago oni faras laŭ la unuo de tempo de la Internacia Sistemo, nome la sekundo, kaj tiukadre unu tago samvaloras al 86 400 sekundoj. Ĉar la difino de sekundo estas la daŭro de 9 192 631 770 periodoj de radiado korespondaj al la transiro inter du niveloj de la hiperfajna strukturo de la fundamenta stato de cezio 133,[9] unu tago samvaloras al 794 243 384 928 000 periodoj.[10]

Unu tago en la tempa skalo nomita Universala Tempo Kunordigita (UTC aŭ UTK) povas inkludi kroman unu aldonan sekundon ĉu pozitivan ĉu negativan, kaj tial ĝi povas havi 86 399 aŭ 86.401 sekundojn.

En dekuma kaj metra tempoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dekuma tempo kaj Metra tempo.
 
Decimal clock face, made in around the start of the 19th century

Variajn proponojn oni faris pri dekuma tempo kaj metra tempo, sed ili ne redifinas tagon, kaj uzas la konceptojn de tago aŭ de sidera tago kiel baza unuo. Dekuma tempo estas la reprezentado de tempo de la tago uzanta unuojn, kiuj rilatas dekume. Oni ofte uzas tiun terminon aparte por la franca revolucia tempo, kiu disigas la tagon en dek dekumajn horojn, kiuj konsistas el po 100 dekumaj minutoj po 100 dekumaj sekundoj, kontraŭe al la pli kutima tempo. Metra tempo estas la mezuro de tempintervalo uzanta la metran sistemon, kiu difinas la sekundon kiel bazo de la tempounuo kaj obloj kaj malobloj unuoj formitaj de metraj prefiksoj, kiel kilosekundoj kaj milisekundoj. Ĝi ne difinas la tempon de la tago, ĉar tion difinas multaj temposkaloj, kiuj povas esti bazitaj je metra difino de la sekundo. Aliaj tempomezurunuoj, kiel minuto, horo kaj tago estas akceptitaj por uzado kun la moderna metra sistemo, sed ne kiel parto de ĝi.

Metra tempo uzas metrajn prefiksojn por refenci tempon. Ĝi uzas la tagon kiel bazan unuon, kaj pli malgrandaj unuoj estas frakcioj de tago: metra horo (deci) estas 1⁄10 (unu dekono) de tago; metra minuto (milli) estas 1⁄1000 (unu milono) de tago; ktp.[11] Simile, en dekuma tempo, la longo de tago estas stata por normala tempo. Unu tago estas dividita ankaŭ en 10 horoj, kaj 10 tagoj estas tagdeko – ekvivalenta al semajno. Tri tagdekoj faras unu monaton.[12]: 35. Variaj dekumtempaj proponoj kiuj ne redifinas la tagon: la propono de Henri de Sarrauton retenas tagojn, kaj subdividas horojn en 100 minutoj;[12]: 42; en la propono de Mendizábal kaj Tamborel, la sidera tago estis la baza unuo, kaj oni faras subdivdojn el tio;[12]: 42–43; kaj la propono de Rey-Pailhade dividis la tagon en 100 cés.[12]: 42.

Tagostarto redakti

 
Luno kaj suno en suna eklipso de la 7a de oktobro 2010.

Por la plej granda parto de la tagaj animaloj, la tago ekas nature en la sunleviĝo kaj finiĝas je la sunsubiro. La homaj estaĵoj, pro siaj kulturaj normoj kaj scienca sciaro, uzis tre diversajn limojn por la koncepto de tago.

En la Antikva Egipto kaj en Mezopotamio, la tagon oni ekkalkulis el la sunleviĝo. En la Antikva Grekio, la startpunkto estis la noktiĝo. En la Antikva Romo, la tago ekis meznokte, kiel en la aktualo.[13] La juda tago startis je la sunsubiro aŭ je la noktiĝo (kiam aperas tri steloj de dua magnitudo). Mezepoka Eŭropo sekvis tiun tradicion, konata kiel florenca alĝustigo: en tiu sistemo, referenco kiel «du horojn en la tago» signifis «du horojn post la sunsubiro» kaj, tial, la tempon dum la nokto oni devis ŝanĝi al unu antaŭa tago laŭ la kalendaro de la moderna kalkulo. Tial, tagoj kiel Kristnaska Antaŭtago, Halloween aŭ la Antaŭtago de Sankta Agneso estas la restaĵoj de la malnovaj tradicioj kiam la religiajn festojn oni iniciatis la antaŭtagojn. La komuna aktuala konvencio referenca al civila tago startas noktomeze, tio estas je la 00:00 (inkluzive) kaj daŭras 24 horojn, ĝis la 24:00 (ekskluzive).

Jura tago redakti

Labortago redakti

La tagon oni povas kompreni laŭ koncepto de la tempo en kiu oni laboras: nome la laboro de unu persono en unu tago. De tie devenas la terminoj kaj esprimoj labortago, laborebla tago, dungi personojn por unu tago kaj derivitaj konceptoj kiel tagpago (salajro por unu labortago) kaj taglaboristo. Ĝenerale unu labortago estas komponita de ĝis ok horoj, laŭ la valida laborjuro en multaj landoj]], kvankam tio dependas de la propra laborjuro de ĉiu lando.[14][15][16] Fakte la okhora labortago estis unu el la plej malnovaj postuloj de la laborista movado. Tamen antaŭ tiu postulado en landoj kie okazis la Industria Revolucio estis oftaj labortagoj de multe pli ol ok horoj, eĉ ĝis duoble. Ankoraŭ tio okazas en nedisvolvigitaj landoj, ĉefe en apartaj sektoroj (ekzemple en agrikulturo] por rikoltado de specifaj kultivoj necesas plenumi la taskojn antaŭ ŝanĝo de la vetero, de la stato de maturiĝo ktp.).

Festotago redakti

Festotago esta la malo de labortago, tio estas, tago kiun la oficiala juro agnoskas oficiale por la ripozo kaj la distro (escepte ĉe urĝaj servoj kaj profesioj nepraj aŭ kun specifaj horaroj). Pro historiaj tialojs, kutime oni konsideras festotago unu fiksitan tagon en la semajno; tiu tago koincidas kun la dimanĉo (en landoj de kristana tradicio), la vendredo (ĉe la landoj de islama tradicio), kaj la sabato (ĉe Israelo kaj judaj komunumoj). Ĝenerale tio estas memoro pri la rakonto de la kreado de la mondo laŭ la religioj de la Biblio (Abrahamaj religioj), kiam Dio ripozis post sep tagoj de kreado.[17]

Krom la semajnaj ripoztempoj, estas festotagoj la datoj markitaj en ĉiu lando, por ekzemplo kiel memoro de historiaj okazaĵoj (bataloj, malkovroj, unuigoj, sendependigoj ktp.), la tago de sankta patrono aŭ de aliaj religiaj aŭ politikaj figuroj adorataj. En tiuj tagoj, krom malpermeso labori, kutime oni celebras ilin per specifa festo.[18] Aparta sistemo estas en landoj de kristana tradicio, nome la Sankta Semajno en kiu aparta okazaĵo de la pasiono de Kristo estas rilatita kulture al specifaj tagoj, nome la Sankta Vendredo al lia morto kaj la Sankta Dimanĉo al lia resurekto; krome la antaŭa dimanĉo estas tago rilata al la triumfa eniro de Jesuo en Jerusalemon. Alia aparta festotagaro estas la tuta monato Ramadano en la landoj de la Islama mondo, en kiu ĉefe la starta kaj la fina tagoj estas speciale celebritaj.

La festotagoj estas agnoskitaj en la laboraljuro kiel pagendaj tagoj, kvankam oni ne laboras tian, kiel rajto de la laboristoj. La festotagojn de ĉiu jaro (la oficiala laborkalendaro) oni fiksas oficiale per registara dekreto (ĉu ŝtata ĉu subŝtata), sed ĉiu sektoro aŭ entrepreno povas decidi la fiksadon de aldonaj festotagoj. Oni devas ne konfuzi la festotagon kun la jara libertempo, periodo kutime pli longa de labora ripozado, en multaj landoj de unu monato.[19][20]

Daŭron de la tagoj en la diversaj planedoj redakti

Oni indikas en teraj tagoj la daŭron de la sidara tago de la diversaj planedoj (kaj ne la daŭron de la suna tago). La indikitaj ciferoj estas rondigitaj je nur du dekumaj ciferoj.

Planedo Daŭro de la tago
Merkuro 58,65[21]
Venus 243,02[22]
Tero 0,99
Marso 1,026
Jupitero 0,41[23]
Saturno 0,44-0,45[24]
Urano 0,72[23]
Neptuno 0,67[25]

Kelkaj gravaj tagoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Internacia tago.

Internacia tago estas tago dediĉita al aparta temo. Ili estas aŭ internaciaj tagoj, aŭ mondaj tagoj dekretitaj de Unuiĝintaj Nacioj por atentigi pri gravaj internaciaj aferoj, ĉefe problemoj solvendaj, aŭ subtenitaj de institutoj aŭ asocioj kaj vaste agnoskitaj tra la mondo. Kutime temas pri la ĝeneraligo de lokaj datrevenoj kaj postuloj de la civila socio. En tiuj tagoj kutime oni realigas kampanjojn de konsciigo, kunsidoj kaj interkonsentoj.[26][27]

Internaciaj tagoj redakti

Tagoj en Esperantujo redakti

 
Zamenhofa Tago en Kalio, Kolombio, 2018.

La Zamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanto-kulturo. En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.

En Universalaj Kongresoj de Esperanto specifaj tagoj estas aparte dediĉitaj al unuopaj programoj kaj aferoj. En la lastaj jar(dek)oj tiujn kongresojn oni organizas laŭ laŭtaga strukturo. Ĉio startas per Solena Malfermo okazanta en dimanĉo (kutime matene); la lundo estas kromnmita "Kleriga Lundo", kun specifaj programeroj dediĉitaj al klerigado; mardo estas kromnomita "Tago de Lernado" kun programo specife zorgita de ILEI; en merkredo okazas tuttagaj ekskursoj kaj kutime oni ne organizas oficialajn programerojn, do estas libertempa tago; en ĵaŭdo okazas la Esperantologia Konferenco kaj en vendredo oni organizas KER-ekzamenojn, kiam kandidatoj jam praktikis la lingvon dum la kongresa semajno kaj plibonigis siajn lingvonivelojn. Pro similaj tialoj en vendredo okazas ankaŭ la Internacia Arta Vespero, kiam la diversaj artistoj povis provludi kaj organiziĝi dum la semajno. Sabate matene okazas Solena Fermo kaj adiaŭo. Tiun strukturon adoptas ankaŭ aliaj kongresoj kaj Esperanto-eventoj.

Aparta evento en Esperantujo estas la Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj portas la koncepton "tago" en sia nomo. Tiu evento kreiĝis en 1950, sed nomiĝis tiel ekde la finaj 1960-aj jaroj kaj ekde tiam ĝi okazas alterne an unu el la tri Baltaj Landoj.[28][29][30]

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri tago en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[31]:

  •  
     Eĉ por plej terura tago venas vespero. 
  •  
     En la tago de la sankta Neniamo. 
  •  
     Laŭdu tagon nur vespere. 

Referencoj redakti

  1. Noto: Traduko de sidereal. Traduku pli ĝuste, se vi povas.
  2. Jean Meeus (1997), Mathematical astronomy morsels (Richmond, VA: Willmann-Bell) 346. ISBN 0-943396-51-4.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 PIV NPIV Alirita la 8an de junio 2023.
  4. (Mapping Time, The Calendar and History, Richards, E.G. Oxford 1999. p. 269)
  5. Falk, Michael (19a de marto 1999). «Nombres astronómicos para los días de la semana». Journal of the Royal Astronomical Society of Canada 93 (1999-06): 122-133. Bibcode:1999JRASC..93..122F.
  6. "De kie venas la nomoj de la tagoj?", Kontakto, nº 304, aprilo 2021, pp. 18-19.
  7. Nombre y abreviatura oficiales segun la resolución núm. 12 de la 11a Conferencia General de Pesos y Medidas de 1960
  8. Guía del NIST en el Sistema Internacional
  9. Definición oficial del segundo arkivita en [1]
  10. angle The International System of Units (SI) BIMP, 8a eldono 2006, pp. 123-125.
  11. Veitch, Harriet (2008-04-02). "Why don't we have metric time?". The Sydney Morning Herald. Arkivita el la originalo en 2022-08-21. Alirita en 2022-08-21.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Vera, Hector (2009). "Decimal Time: Misadventures of a Revolutionary Idea, 1793–2008". KronoScope. 9 (1–2): 29–48. doi:10.1163/156771509X12638154745382. ISSN 1567-715X. Arkivita el la originalo en 2022-08-21. Alirita en 2022-08-21.
  13. Jérôme Carcopino, Vida cotidiana en Roma en el apogeo del Imperio, Ediciones Temas de hoy, S. A., Madrid, 1988. ISBN = 84-7880-917-1 p. 188
  14. En Hispanio Leĝo 30/1992 de Régimen Jurídico de las Administraciones Públicas y del Procedimiento Administrativo Común, de 26a de novembro: Ekstera ligilo
  15. James Marsh Origins of Labour Day en The Canadian Encyclopedia ArchivedFeatures & Params = A218 Alirita la 22an de septembro 2021 Arkivita la 26an de julio 2008 en [https://web.archive.org/web/20080726164759/http://www.thecanadianencyclopedia.com/index.cfm
  16. Why are not you supposed to wear white after Labor Day? 2002-09-13 en Ask.com Alirita la 2013-05-04
  17. Reasoning from the Scriptures, eldonoejo "Watchtower Bible and Tract Society of Pennsylvania", 1985, revizita en 1989, pp. 176-182
  18. Barbara Klebanow kaj Sara Fischer, American Holidays: Exploring Traditions, Customs, and Backgrounds, eldonejo Pro Lingua Associates, 2005. ISBN = 0-86647-196-0
  19. Susan E. Richardson, Holidays & Holy Days: Origins, Customs, and Insights on Celebrations Through the Year, eldonejo Ven Books, julio 2001. ISBN = 0-8307-3442-2
  20. Lucille Recht Penner kaj Ib Ohlsson, Celebration: The Story of American Holidays eldonejo MacMillan Publishing Company, septembro 1993. ISBN = 0-02-770903-5
  21. Kirk Munsell; Smith, Harman; Harvey, Samantha Mercury: Facts & Figures en Solar System Exploration, NASA, 28a de majo 2009, alirita la 07-04-2008 Arkivita la 8an de aprilo 2014 en [2]
  22. Karl K. Turekian, Meteorites, comets, and planets, eldonejo Elsevier, 2005, p. 490 ISBN = 9780080447209 Alirita en 15-11-2010,
  23. 23,0 23,1 Seidelmann, P. Kenneth; Archinal, B. A.; A'hearn, M. F. et al. [url = http://adsabs.harvard.edu/doi/10.1007/s10569-007-9072-y Report of the IAU/IAGWorking Group on cartographic coordinates and rotational elements: 2006] en Celestial Mech. Dyn. Astr. 2007, volumo 90, pp. 155-180 doi = 10.1007/s10569-007-9072-y
  24. Than, Ker Length of Saturn's Day Revised en Space.com, 6a de septembro 2007, alirita la 6an de septembro 2007
  25. Williams|nombre = David R. Neptune Fact Sheet 1a de septembro 2004, NASA, alirita la 14an de aŭgusto 2007
  26. United Nations Observances, International Days eldonejo Unuiĝintaj Nacioj, alirita la 3an de majo 2013
  27. United Nations Dedications: A World Culture in the Making
  28. detala kaj rapida artikolo pri la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagodetale la 15-an de julio 2013 en la retejo La Balta Ondo, la reta eldono de La Ondo de Esperanto
  29. La historio de la Unua BET kaj 50-jara jubileo, en "Litova Stelo, 5/2009, pp. 10-15
  30. Historio de BET-oj, p. 49-91, en: Libro por BET-ano, Klajpedo, 9-17 julio 2022, 148, ISBN 978-609-96316-0-8
  31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.

Literaturo redakti

  • Árni Björnsson (1995) [1977], High Days and Holidays in Iceland, Reykjavík: Mál og menning, ISBN 9979-3-0802-8, OCLC 186511596
  • Jérôme Carcopino (1988). Vida cotidiana en Roma en el apogeo del Imperio. Madrid: Ediciones Temas de hoy, S.A. p. 188. ISBN 84-7880-917-1.
  • Morisot J.M., Tableaux détaillés des prix de tous les ouvrages du bâtiment, Carilian,‎ 1814 rete
  • Pokrovskij, Sergio (1998), Kristanaj kalendaroj. LOdE, 1998, №1–3. (Disponeblas HTML-versio Arkivigite je 2019-06-19 per la retarkivo Wayback Machine.)
  • Zerubavel, Eviatar (1985), The Seven Day Circle: The History and Meaning of the Week, University of Chicago Press, ISBN 0-226-98165-7

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti