Taga animalo

(Alidirektita el Tagulo)
"Tagulo" alidirektas ĉi tien. Por la esperanta arkitekto pseŭdonime konate kiel Tagulo, vidu la paĝon H. B. Hyams.

Taga animalo, tagulo aŭ dumtaga animalo estas animalo karaktera pro prefera aktiveco dumtage kaj dormo dumnokte; la eco estas nomata dumtageco. Simila karaktero okazas ankaŭ ĉe plantoj.

Strutoj estas dumtagaj, sed povas esti aktivaj dum plenlunaj noktoj

Ĉe animaloj redakti

Animaloj kiuj ne estas dumtagaj povas esti noktulo (aktiva dumnokte) aŭ krepuskulo (aktiva ĉefe dum la krepusko, tio estas, ĉe mateniĝo kaj ĉe noktiĝo).[1] Multaj animalaj specioj estas dumtagaj, inklude multajn mamulojn, insektojn, reptiliojn kaj birdojn. Ĉe kelkaj animaloj, ĉefe insektoj, eksteraj medimodeloj kontrolas agadon.[1] Dumtageco estas priskriba; ĝi rilatas al observata 24-hora modelo, male al ~24-hora cirkadia ritmo kiu estas memeltena ene de organismo.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gullan, P.J. and P.S. Cranston, 1994. The Insects: An Outline of Entomology. Chapman and Hall London. pg. 115.
  2. (2005) “Clinical Aspects of Human Circadian Rhythms”, J Biol Rhythms 20 (4), p. 375–386. doi:10.1177/0748730405278353. Alirita 2010-10-14..