Tajbero (Rubus fruticosus x idaeus, angle Tayberry) estas en la jaro 1962 surmerkatigita berfrukto. Ĝi nomiĝas laŭ la skota rivero Tay, skotgaele Tatha

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tajbero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rosales
Familio: Rozacoj ‘’Rosaceae
Genro: Rubuso Rubus
Specio: Rubus fruticosus x idaeus
'Rubus fruticosus x idaeus'
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floro de tajbero

Ĝi estas interkruciĝo el nigra rubuso kaj frambo. Tajbero estis produktita en la jaro 1962 fare de Derek Jennings kaj David Mason en la „Skota Plantesplora Instuto (Scottish Crops Research Institute) en Invergowrie/Inbhir Ghobhraidh en Skotlando. Tajberaj arbustoj estas relative fortikaj kaj frostorezistaj, kial ili estas ŝatataj en Skotlando. La planto similas laŭ la habito al frambo kaj estas, kiel tiu, ĉ. 4m longaj kun firmaj pikaĵoj kovritaj grimpotigoj. Ĝia plurfrukto similas al la frukto de frambo, sed estas pli longa kaj iom konusa.

La rikolto estas ekde la mezo de julio. La fruktoj estas acidaj kaj tial ili estas malpli manĝataj freŝe. Ili bone taŭgas por fari konfitaĵon, saŭcojn, kaj aliaj fruktaĵojn.

Tajberoj estas fruktoz-malriĉaj fruktoj. Homoj kun fruktozo-alergio bone bone digestas la berojn.

La bierfarejo Williams Bros Brewing Co en Alloa (Skotlando) faras bieron el tajbero. Ĝi nomiĝas Róisin. [1]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-08. Alirita 2014-12-06.