En la tekstoj rilate al la historio de Armenio, la nomo Tajko ( armene Տայք Tayq) estas ofte uzata por la nord-okcidenta regiono de la historia Armenio, hodiaŭ en la nord-oriento de Turkio. En strikta senco, la nomo temas pri unu el ĝiaj provincoj. La ekvivalento en la kartvela estas Tao (ტაო, por la provinco) kaj Tao-Klarjeti (por la regiono).

Tajko
Historia Regiono
ashkharh [+]

LandoTurkio
- koordinatoj40° 38′ 0″ N, 41° 53′ 0″ O (mapo)40.633341.8833Koordinatoj: 40° 38′ 0″ N, 41° 53′ 0″ O (mapo)


Tajko (Turkio)
Tajko (Turkio)
DEC

Map
Tajko
vdr
Tajko inter la posedaĵoj de la Mamikonjan-oj.

Tajko estis provinco de la Granda-Armenio kaj estis formata de 8 municipoj: Kogh, Berdats por, Partizac por, Tĉakatk, Boĥa, Vokaghe, Azordac por kaj Arsiac por. Ĝi kovris parton de la nunaj turkaj provincoj Artvin kaj Erzurum.