Sibley kaj Ahlquist

(Alidirektita el Taksonomio Sibley-Ahlquist)

La taksonomio de Sibley-Ahlquist estas taksonomio de birdoj kiu montras konsiderindan diferencon rilate la tradician sistemon. Ĝi estis proponita de Charles Sibley kaj Jon Edward Ahlquist kaj baziĝas sur studoj de hibridiĝo DNA-DNA realigitaj fine de la 1970aj jaroj kaj laŭlonge de la 1980aj jaroj.[1]

A Classification of the Living Birds of the World Based on Dna-Dna Hybridization Studies
taxonomy of birds
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Sibley, Jon Edward Ahlquist
Lingvoj
Eldonado
Eldondato julio 1988
vdr

La hibridiĝo DNA-DNA estas ene de klaso de komparteknikoj en molekula biologio kiu anstataŭ havigi karakterajn datumojn havigas datumojn pri la distancio inter vivaj estaĵoj, kiuj povas esti analizitaj por produkti filogenetikajn rekonstruojn per uzado de algoritmoj de konstruado de fenetikaj arboj. En la hibridiĝo DNA-DNA la porcentaĵo de simileco de DNA inter du specioj ĉirkaŭkalkuliĝas per la malpliigo de hidrogena ligo inter nukleotidoj de du fadenoj malperfekte komplementaj de heterodupleksa DNA (tio estas eksperimenta DNA de duobla fadeno produktita de parigado de simplaj fadenoj de du diversaj specioj) kompare kun la perfekta ligaro inter nukleotidoj en homodupleksa DNA (kun la du fadenoj de DNA devenaj el la sama specio).

Notoj redakti

  1. Sibley & Ahlquist (1990)