Taktabáj (ĝis 1953 Báj) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Tokaj. Takta estas rojo fluanta al Tiso.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Tiso preterfluas. Tokaj troviĝas 11, Szerencs 16, Tiszaújváros 30, Miskolc 47 km-ojn.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1413 en formo "Báy". En 1711 tie surskribiĝis "Paco" de Szatmár, kiu finis liberecbatalon de Francisko Rákóczi la 2-a. En 1785 oni komputis tie 54 domojn, 72 familiojn kaj 395 homojn. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, klubo de maljunuloj.

Vidindaĵoj redakti